Ankaŭ vi povos legi

Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) tradicie proponas verkon por komuna legado dum tiu tago.

En 2021, la estraro de ILEI elektis la romanon Hodler en Mostar de la kroata verkistino Spomenka Štimec. En 2022 ni proponis du legotekstojn anstataŭ unu. Unu estis Esperanta traduko de la novelo Antimilitisto de la ĉina verkisto Lusin (Lu Xun, 1881-1936), kiu ŝajnis al ni enhavi gravan mesaĝon por nia militema mondo. Krome ni proponis klasikan verkon de Raymond Schwartz (1894-1973): la poemaron La Stranga Butiko.

Por 2023 ni denove proponas du malsamajn verkojn, sed ĉi-foje ni pensas ankaŭ pri la komencantoj. Spertaj esperantistoj povos legi kaj diskuti la kleran eseon La grandaj filozofoj kaj la universala lingvo de Julius Glück, dum komencantoj povos same kontentige ĝui la unuajn tri ĉapitrojn de La teorio Nakamura de Anna Löwenstein.

Julius Glück (1877-1942) siatempe estis tre aktiva Esperanto-instruisto. Li esperantiĝis en 1907 kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn en centra kaj okcidenta Eŭropo. Bedaŭrinde, li estis mortigita de la nazioj en Aŭŝvico. Kiam aperis tiu eseo en 1937, la nombro de liaj kursoj, inter kiuj estis diversaj radiokursoj, estis jam ĉirkaǔ 250. Lia verko prezentas la penson de famaj filozofoj kiel Descartes kaj Leibniz pri la universala lingvo, donante la senton kvazaǔ de lumoplena interparolo kun tiuj saĝuloj dum la mondo ĉirkaǔe freneziĝis.

Ankaŭ Anna Löwenstein, nia amata prizorgantino de uea.facila, aktivas kiel Esperanto-instruisto. Ŝia verko, La teorio Nakamura, naskiĝis kiel la bazo de Esperanto-kurso en la retejo lernu.net. Poste ĝi estis eldonita ankaŭ kiel libro. La simpla lingvaĵo, la belaj desegnaĵoj, kaj la alloga prezentado de la necesaĵoj de la ĉiutaga vivo en nekutima scienc-fikcia medio, igas ĝin perfekta elekto por komencantoj.

Ni esperas, ke vi aliĝos multnombre al la ĉi-jara komuna legado dum la Tago de la Esperanta Libro. La tuta libreto de Glück kaj la unuaj tri ĉapitroj de La teorio Nakamura estas libere elŝuteblaj kiel PDF-dosieroj el la ĉefpaĝo de la retejo de ILEI.

Alessandra Madella

Ankaŭ vi povos legi
Rolar para o topo