Kiam juna paro geedziĝas en Togolando, same kiel en multaj aliaj landoj afrikaj, la unua paŝo estas pago de la doto. La doto ĝenerale konsistas el aro da donacoj por la virino, ekzemple zon-tukoj, mansakoj, ŝuoj kaj oraj juvelaĵoj. Krom tiuj donacoj, la viro devas ankaŭ doni monsumon. La valoro de la doto dependas ĉefe de la socia nivelo de la estonta edzino.
Pago de la doto devas okazi antaŭ la civila aŭ religia geedziĝa ceremonio. La doto restas la plej grava kondiĉo por tiuj, kiuj deziras geedziĝi, ĉu en kristanaj, islamaj aŭ animismaj familioj. Ĉiuj opinias, ke la doto estas la antaŭkondiĉo por sukcesa geedziĝo.
Kiam la paro interkonsentas geedziĝi, la estonta edzo devas unue viziti la familion de la virino aŭ sendi reprezentanton por ricevi liston de la aferoj postulataj por la doto. Kaj eĉ se li loĝas eksterlande, li nepre devas reveni al Togolando por la ceremonio, kiam oni transdonas la doton.
En Togolando oni rekonas la geedziĝon nur se la doto estas pagita. La familio de la virino konsideras tion malhonorigo, se ŝi edziniĝas sen ricevi antaŭe la doton. Tial la dotopago montras respekton ankaŭ al ŝia familio. Se la doto ne estas pagita antaŭ la geedziĝo, la edzo eble devos pagi duoble aŭ eĉ trioble la kutiman sumon.
La doto estas rekono, ke la virino efektive edziniĝis, kaj ĝi kreas fortan ligon de respekto kaj amikeco inter la du familioj. Por la familio de la edzino, tio estas pruvo ke la filino estas bone edukita kaj respektinda virino. Se ŝi ne ricevas la doton, ŝia propra familio povus konsideri, ke ŝi ne vere edziniĝis, kaj eble eĉ povus rifuzi plu rilati kun ŝi.
La doto montras la “valoron” de la virino por ŝia estonta bofamilio. Krome ĝi estas rimedo por protekti ŝin kontraŭ la danĝeroj de la vivo, precipe en kazo de eksedziĝo. Povus okazi, ekzemple, ke viro deziras edziĝi denove, lasante sian antaŭan edzinon en malfacila situacio. Aŭ foje, se la edzo mortas, kelkaj familioj provas forpreni liajn posedaĵojn de liaj edzino kaj infanoj. Tial, eĉ la publikaj instancoj en Togolando postulas, ke antaŭ la civila geedziĝo oni montru dokumenton aŭ alian pruvon, ke la doto estis transdonita.
En Togolando, la doton pagas nur viroj. Tio estas afero kun profundaj radikoj en la tradiciaj kutimoj. Temas pri ege longedaŭra tradicio vaste akceptata kaj praktikata en niaj socioj afrikaj.
Adjévi Adjé