La 1-an de julio 2013, Kroatio iĝis la 28-a membro de Eŭropa Unio (EU). Interne de la lando, tiu elekto estis akceptita en 2012 per referendumo, en kiu du trionoj de la homoj voĉdonis por la membriĝo.
Ankaŭ aliaj iamaj komunismaj landoj de Eŭropo deziris membriĝi en EU, kaj supozeble Kroatio deziris membriĝi pro la samaj kialoj. Unue, iĝi ano de EU signifas partopreni en la Interna Merkato, laŭ kiu produktaĵoj, servoj, mono kaj homoj rajtas libere moviĝi. Tio kondukas al ekonomia bonfarto. Due, tio estas konsiderata kiel kaŭzo de stabileco kaj paco, inter aliaj aferoj. Indas mencii, ke ĉiuj iamaj komunismaj landoj, kiuj iĝis anoj de EU, iĝis anoj ankaŭ de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). Ankaŭ Kroatio iĝis membro de NATO en 2009.
10 jarojn post la aniĝo en EU, ĉu eblas diri, ke la du supre-menciitaj celoj estas atingitaj? Pri la ekonomia situacio, eblas kompari tiun de Kroatio kun tiu de Serbio. En 1995, kiam finiĝis la tri-kaj-duonjara milito en Bosnio, la malneta enlanda produkto (MEP) por ĉiu homo estis pli-malpli samvalora en la du landoj. Hodiaŭ la MEP por homo en Kroatio estas duoblo de tiu en Serbio. Pri la politika situacio, eblas diri, ke ne okazis milito en Kroatio ekde 1995, kaj ke landlimaj problemoj estis pace solvitaj inter Kroatio kaj Italio, kaj inter Kroatio kaj Slovenio.
La integriĝo de Kroatio al EU eĉ plifortiĝis la 1-an de januaro ĉi-jare, kiam ĝi forlasis sian mon-unuon kaj enkondukis la eŭron. Per tio ĝi celas defendi kaj stabiligi sian ekonomion, interalie kontraŭ lastatempa forta plialtiĝo de la prezoj. En la sama dato, Kroatio iĝis membro ankaŭ de la areo Schengen, kiu estas granda areo, kie pli ol 400 milionoj da homoj rajtas libere vojaĝi sen esti kontrolataj ĉe la internaj landlimoj. Estas verŝajne, ke tiuj du paŝoj al pli granda integriĝo helpos turismon en Kroatio. La lando jam akceptas ĉiujare mezume kvaroble pli da turistoj ol ĝi havas da loĝantoj, kaj la turisma industrio konsistigas 20% de la kroata MEP.
Ne ĉiuj problemoj estas solvitaj per integriĝo en EU, ekzemple la nivelo de korupteco restas alta, kaj kroatoj daŭre foriras eksterlanden. Malgraŭ tio, la pasinta jardeko de Kroatio en EU estis sendube ekonomia sukceso. Tial, ankaŭ ĉiuj aliaj landoj, kiuj konsistigis la iaman Jugoslavion, volas membriĝi en EU.
Laurent Ramette