Sempre achei encanto na escrita, essa companheira tímida da
leitura. Combina bem que andem de mãos dadas, e passeiem leves pelo bosque da
alma. Há gosto em traçar umas linhas como nenhuma outra pessoa faria, como há
gosto em ler de outrem o que nunca se escreveria. Mesmo que não se tenha leitor.
Pois ando carente de escrita. O mundo está cheio de assuntos, como
sempre esteve, mas eu não os vejo, por estes dias. Quero produzir frases, e me
vêm apenas fatos; quero expressar um voo, e me vem um rastejar de réptil na
lama; quero um acorde em forma de frase, e só me acodem ruídos.
Que está acontecendo? Para onde foi a escrita, minha amiga fiel? Procuro-a
vagamente em alguma furna, onde possa ter-se refugiado. De que foge a escrita?
Súbito, por obra da especulação mais imprecisa, atino com uma
suspeita: talvez esteja escondida para não
ver o espetáculo da maldade. Explicando: vejo cenas de guerra, todos os dias,
nos noticiários da televisão e nas fotos dos jornais. A crueldade e o
sofrimento humano em explícita e horripilante realidade. Gente trucidada, gente
espoliada do mínimo, gente sem água e comida, gente tratada como lixo. A
construção sistemática, em questão de dias, de um cemitério de crianças que
agonizaram sob escombros cinematograficamente amontoados. Milhares de crianças.
São duas guerras, para só falar das cinematográficas. As menores,
a transcorrerem, cínicas, em países menos “importantes” – estas quase não
aparecem na televisão. Não mereceram a categoria de notícia.
Como escrever diante do espetáculo da maldade? As palavras se
negam, gaguejam, estremecem, tropeçam, caem por terra.
Mas é preciso não desistir delas, em nome da lucidez.
Forkurinta verkado
Mi ĉiam trovis verkadon ĉarma, ĝi estas timema kunulo de legado. Bone
kongruas, ke ili iru kun interplektitaj manoj, kaj malpeze promenu tra la bosko
de la animo. Estas plezuro skribi sur linioj, kiel neniu alia homo farus, kaj
estas plezuro legi aliulan skribaĵon, kiun oni neniam verkus. Eĉ se ne troviĝas
leganto.
Nu, al mi nuntempe mankas verkado. La mondo estas plena de temoj, kiel
ĉiam, sed mi ne vidas ilin, dum la nunaj tagoj. Mi volas produkti frazojn, kaj
al mi venas nur faktoj; mi volas esprimi flugon, kaj al mi venas rampado de
reptilio sur koto; mi volas ian son-akordon en formo de frazo, kaj alvenas al
mi nur bruoj.
Kio okazas? Kien foriris la verkado, mia fidela amiko? Mi serĉas ĝin
vage en iu kaŝejo, kien eble ĝi riguĝis. De kio forkuras la verkado?
Sutite, pro plej malpreciza spekulativo, mi ekkonscias pri unu suspekto:
eble ĝi kaŝas sin por ne vidi la spektaklon de malbono. Mi klarigas: mi vidas
per la televido scenojn de milito, ĉiutage, en la televidaj ĵurnaloj kaj en
fotoj. La homaj krueleco kaj suferado je eksplicita kaj hororega realeco. Homoj
masakritaj, homoj senigitaj de la minimumo, homoj sen akvo kaj manĝo, homoj
traktataj kiel rubaĵo. Sistema konstruado, dum malmultaj tagoj, de tombejo de
infanoj, kiuj agoniis sub ruinaĵoj kinematografie amasigitaj. Miloj da infanoj.
Ili estas du militoj, se oni parolas nur pri la kinematografiaj. La
malpli grandaj, kiuj okazadas cinike en malpli “gravaj” landoj – ĉi tiuj ne
aperas en la televido. Ili ne meritis la kategorion de notico.
Kiel verki antaŭ la spektaklo de malbono? La vortoj neas, balbutas,
tremas, stumblas, falas teren.
Sed estas necese ne rezigni pri ili, nome de klarmenso.