81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo

La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en la tre bela andaluzia urbo Sevilo, nomata perlo de Andaluzio. Post Madrido, Barcelono kaj Valencio ĝi estas la kvara plej granda urbo en la lando. Trafluas ĝin la rivero Guadalquivir.

Sevilo estas fama pro flamenko-danco, virbovo-bataloj kaj aliaj tradiciaj festoj. La Katedralo de Sevilo, 130 metrojn longa kaj 76 metrojn larĝa, estas la tria plej granda en Eŭropo kaj kvara plej granda en la mondo. Tre bela estas ankaŭ la reĝa palaco Alcázar, unu el la plej antikvaj en Eŭropo. La ĉef-placo Plaza de España estas belega duon-cirkla historia monumento. Alia grava monumento estas la Torre del Oro (Ora Turo), en kiu troviĝas la muzeo pri maraj aferoj. En Sevilo oni trovas monumentojn el la romia, araba kaj eŭropa historio de la urbo, krom multaj parkoj, muzeoj kaj aliaj belaĵoj.

Dum la kongreso tamen ne estis sufiĉe da tempo por vidi ĉion vidindan – precipe se oni deziris ankaŭ ĉeesti la kongreson. La kongresa temo estis: “Komprenemo inter popoloj”. Pri tiu temo prelegis je la fino de la kongreso la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters.

Al la kongreso aliĝis pli ol cent kvindek esperantistoj el pli ol dudek landoj. La kongreson partoprenis la prezidanto de UEA kun sia edzino, kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kun sia familio. La kongreso okazis en la andaluzia sidejo de la Ĝenerala Unio de Laboristoj.

La kongreso estis sukcesa kun bona etoso. Koran dankon al la organizantoj pro tiu agrabla evento.

Liba Gabalda

81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo
Rolar para o topo