Ĉiuj esperantistoj scias la bazajn faktojn pri la vivo de Zamenhof: ke li estis okulisto, ke lia bopatro pagis la presadon de la unua libro pri Esperanto, kaj ke li mortis pro kor-malsano. Sed malmultaj esperantistoj scias, ke Zamenhof ankaŭ inventis skribmaŝinon.
Kial Zamenhof kreis skribmaŝinon? Ĉu la inventaĵo diras al ni ion pri la pensado de Zamenhof?
Por respondi tiajn demandojn, necesas esplori kelkajn detalojn.
Kiel oni povas vidi per la bildo, ĝi ne estis normala skribmaŝino kun klavaro. Tiutempe ekzistis pluraj specoj de skribmaŝinoj, sed la plejmulto estis tre grandaj kaj multekostaj. En la 1880-aj jaroj aperis la “indekso-skribmaŝino”, kiu estis malpli granda kaj peza, kaj tial kostis malpli. Oni elektis literon el indekso per indikilo, kaj tiam premis klavon por presi la literon surpapere. Ĝi funkciis en maniero simila al tiuj manaj maŝinetoj, kiujn oni ankoraŭ nun uzas por fari etikedojn.
La indekso-skribmaŝino “Mignon” el la jaro 1924
Foto: Wikipedia / Spurzem CC BY-SA 2.0 de
Sed en la tajpilo de Zamenhof, anstataŭ elekti literon per indikilo kaj premi klavon, oni uzis unusolan ilon por samtempe elekti kaj presi la literojn. Tiel la tajpisto pli rapide povus labori.
La propono de Zamenhof por la patento
Zamenhof ankaŭ estis unu el la inventintoj de la moderna tajp-rado. Ĝi estis uzata en malnovaj presiloj kaj en elektraj skribmaŝinoj. La unua tajpilo, kiu uzis ĝin, estis la Victor-tajpilo, farita en Usono en 1889. Du jarojn poste Zamenhof kreis sian skribmaŝinon. Tamen, la patento de Zamenhof estis la unua, kiu klare montris la tajpradon.
Moderna imago de la propono de Zamenhof
Kiam li inventis sian maŝinon, la homoj jam multe uzis skribmaŝinojn. La problemo estis, ke ili estis tre multekostaj. La entrepreno Remington fabrikis skribmaŝinojn ekde 1874. Baldaŭ multaj aliaj entreprenoj komencis fabriki similajn ilojn. La konkurenco estis tre granda. En 1888 Remington jam fabrikis 15000 tajpilojn monate, kaj ĝi tamen ne povis plenumi ĉiujn mendojn.
En 1900 la kosto de granda skribmaŝino egalis al 400 tagoj da laboro. Sed eblis aĉeti indekso-skribmaŝinon kontraŭ nur 25-ono de la prezo de granda maŝino. Profesiaj laborantoj kaj malgrandaj entreprenoj povis aĉeti ilin pli facile. Tiaj maŝinoj estis sukcesaj ĝis la 1920-aj jaroj, kiam la normalaj skribmaŝinoj iĝis malpli kostaj.
Ni ne certas, kial Zamenhof inventis tajpilon, sed la ĉefa kialo povus esti liaj problemoj pri mono. Li devis doni monon al sia patro, kiu estis en danĝera situacio. Li iris sola al alia urbo por labori, dum lia edzino Klara iris al la hejmo de siaj gepatroj. Tie naskiĝis ilia filino Sofia. Zamenhof eĉ akceptis monon de sia bopatro. Kiam li prezentis la patenton de la tajpilo en 1891, li diris al amiko, ke li eble ne plu povos labori por Esperanto pro sia terura mon-situacio.
Zamenhof eble pensis, ke inventi skribmaŝinon povus solvi liajn problemojn. Sed en decembro 1891, la esperantisto W.H. Trompeter proponis al li salajron por daŭrigi la redaktadon de la gazeto La Esperantisto. Tial lia situacio ne plu ŝajnis tiel senespera. Kvankam la skribmaŝino estis lerte elpensita kaj ekzistis merkato por tia inventaĵo, ŝajnas ke ĝi neniam estis fabrikita. Eble pro la nova pago kiel redaktoro, Zamenhof ne plu devis doni sian tempon al la tajpilo.
Kvankam ni ne plene komprenas la celon de Zamenhof, lia elpensaĵo malkaŝas kelkajn aspektojn de la menso, kiu ĝin inventis. Jen du aspektoj:
a) Zamenhof montris profundan komprenon pri la monda teknika revolucio. Li vidis, ke estas bezono je simplaj, malmultekostaj maŝinoj, kiujn la plejmulto da homoj povos aĉeti.
b) Lia tajpilo estis simpla kaj efika. Ĝi povis fari la samajn aferojn kiel aliaj skribmaŝinoj, sed ĝi bezonis malpli da pecoj. La solvo de Zamenhof, la tajprado, daŭras ankoraŭ hodiaŭ.
Ĉu vi rekonas tiujn aspektojn en alia inventaĵo de Zamenhof?
Toni Espinosa
Pli detala versio de la supra artikolo unue aperis en revuo Esperanto en marto 2023, n-ro 1377, p. 58-59. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita.