Estis fiŝkaptisto, kiu iris al la rivero por kapti fiŝojn. Por atingi la riveron, li devis grimpi sur monton por atingi sian laborejon. Li amegis sian laboron, ĉar per ĝi li akiris monon por la bezonoj de sia familio. Kiam li kaptis fiŝojn, li metis ilin en saketon, kiun li portis ĉirkaŭ la koksoj.
En la vilaĝo li loĝis en kabano kun siaj edzino kaj knabeto. Kaptinte fiŝojn, li reiris por doni ilin al sia edzino, kiu vendis ilin en la vilaĝo.
Ofte li devis vekiĝi tre frue, ĉar tiam estis la plej bona momento por kapti fiŝojn. Antaŭ ol grimpi sur la monton kaj atingi la riveron, li devis krii forte por aŭdi la reagon de la aliaj fiŝkaptistoj. Tiel li povis certiĝi, ke nenio malbona okazis. Ĉiuj fiŝkaptistoj tion faris. Tiu, kiu atingis la riveron antaŭ la aliaj, devis atenti por respondi al la krioj de la aliaj.
Neatendite, la fiŝkaptisto tre malsaniĝis. Li ne plu estis kapabla iri al la rivero por fiŝkapti. Sen tiu laboro estis malfacila situacio por lia familio, kiu ne povis aĉeti la necesajn bezonaĵojn.
Lia edzino serĉadis kuracilojn sed vane. Ŝi ne sciis kion fari, ĉar ŝia edzo ne plu povis eĉ paroli. La aliaj fiŝkaptistoj rimarkis lian malĉeeston ĉe la kutima laboro, sed ili ne sciis, kio okazas al li.
Ankaŭ la knabeto estis maltrankvila pro la malsano de sia patro. Li estis sesjara, kaj devis ĉiam iri en la kampon por paŝti la porkojn kaj kaprojn. Li serĉis naturajn kuracilojn, esperante ke ili resanigos lian patron. Bedaŭrinde tiuj kuraciloj ne estis efikaj. Kiam li iris paŝti, li sidis sub arbo kaj pensis, kion li faru por helpi al sia patro resaniĝi. Longtempe li pensadis pri tio, kaj same lia patrino faris.
La edzino de la fiŝkaptisto prenis fiŝhokon de sia edzo. Ŝi ligis ĝin al bastono kaj ĵetis ĝin en la riveron, sed bedaŭrinde ŝi eltiris nur fiŝeton. Ĝi diris al ŝi: “Bonvolu remeti min en la riveron. Mi estas ankoraŭ eta. Atendu ĝis mi kreskos. Tiam mi estos manĝinda, kaj vi povos preni min.”
Ŝi respondis: “Mia edzo estas malsana. Kiam mi iris al la vilaĝa maljunulo por peti kuracilojn, li diris al mi, ke vi estas taŭga kuracilo por mia edzo. Do mi ne povas reĵeti vin en la akvon, ĉar mi bezonas vin por la resanigo de mia edzo.”
Ŝi iris hejmen kaj kuiris la fiŝon laŭ la konsilo de la vilaĝa maljunulo. Efektive ŝia edzo resaniĝis, kaj ĝojo revenis en la familion.
Jean de Dieu Kikako