En Pacifiko estas “insulo” el plastaj rubaĵoj. Tiu insulo estas duoble pli granda ol Francujo.
En 2020, la industrioj kreis 367 milionojn da tunoj da plasto tutmonde. La plej granda parto estis forĵetita post la uzo, kaj ĉefe finiĝis en la oceanoj. Tie ĝi estas danĝera por la natura vivo. Ofte oni trovas, ke la stomakoj de oceanaj bestoj estas plenaj de malgrandaj pecoj de plasto.
Por fabriki plaston, necesas uzi brulmaterialojn, kiuj produktas varmigajn gasojn. Sed plasto estas utila, do estus malfacile ĉesi uzi ĝin entute. Ekzemple, plastaj boteloj estas malpli pezaj ol vitraj boteloj. Tial transporti ilin bezonas malpli da energio, kio kreas malpli da varmigaj gasoj.
Tutmonde, diversaj organizaĵoj laboras por malpliigi la kvanton da plastaj rubaĵoj. Recikligado estas la plej ofta solvo. Normale oni pretigas plaston por recikligado en tri paŝoj:
1. Plasto estas kolektita kaj klasigita laŭ la speco;
2. La plasto estas disrompita en malgrandajn pecojn;
3. La dispecigita plasto estas fandita.
Poste eblas uzi la fanditan plaston por fabriki novajn aĵojn. Tamen, per tiu metodo eblas recikligi plaston nur kelkajn fojojn. Iom post iom la kvalito de la plasto malboniĝos. Kiam ne eblos plu recikligi ĝin, la plasto estos bruligita aŭ enterigita. Poste tiu plasta rubaĵo malpurigos la subteran akvon.
Ni devas repensi kiel fari, uzi, kaj reuzi plaston.
Kaj do… renkontu la mikrobojn.
Mikroboj estas tre etaj vivantaj estaĵoj, kiuj troviĝas ĉie. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili vivas en akvo, tero, kaj aero. Estas milionoj da mikroboj en la homa korpo. Kaj nun, iuj mikroboj evoluis por manĝi plaston.
En 2016, sciencisto malkovris novan mikrobon, kiu nomiĝas Ideonella sakaiensis 201-F6. Ĝi povas kreski sur la speco de plasto, kiun oni nomas PET; efektive ĝi manĝas PET. Tiu ne estis la unua mikrobo, kiu manĝas plaston. Ekzistas aliaj, sed ili konsumas multajn aĵojn krom plasto. Ideonella sakaiensis 201-F6 estas speciala, ĉar ĝi evoluis por konsumi nur plaston.
Ideonella sakaiensis 201-F6 malkonstruas plaston je molekula nivelo, kaj kreas el ĝi novan plaston de alta kvalito. Tiu plasto estas pli bonkvalita ol plasto recikligita per la normala metodo. Kaj uzi mikrobojn kostas preskaŭ same kiel fari plaston per aliaj metodoj.
Estas limoj al la kapablo de la mikroboj. Ili ne manĝas ĉiujn specojn de plasto. Krome, Ideonella sakaiensis 201-F6 estas aktiva nur je preciza temperaturo. Do ĝi ne povas tute solvi nian problemon pri plasto. Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste.
Myrtis Smith
Fonto: https://www.theguardian.com/environment/2022/feb/05/how-super-enzymes-that-eat-plastics-could-curb-our-waste-problem?s=09