Kiu rajtas voĉdoni en Luksemburgo?
Luksemburgo estas eta lando, kiu troviĝas inter Belgio, Francio kaj Germanio. Pro la alta enlanda produktado kaj malgranda nombro da loĝantoj, Luksemburgo estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo. Tiu floranta ekonomio altiras multajn eksterlandajn laboristojn. Iuj venas ĉiutage el la tri najbaraj landoj, aliaj loĝas en la lando mem. Sekve de tio la proporcio de alilandanoj en la tuta loĝantaro konstante kreskas.
En 2011 38% de la loĝantaro estis alilandanoj, kaj en 2022 tiu proporcio atingis 47%. Kompreneble stariĝas la demando pri integriĝo en la socio de tiom multaj alilandanoj. Laŭ interkonsento kun aliaj eŭropaj ŝtatoj, iuj eksterlandanoj, sed ne ĉiuj, havas la rajton voĉdoni en municipaj kaj eŭropaj elektoj, sed ne en la naciaj elektoj. Kelkaj opinias, ke plivastigi la voĉdonrajton al eksterlandanoj helpus ilin partopreni en la nacia vivo de la lando.
En junio 2015 okazis referendumo. La voĉdonantoj respondis la jenan demandon: «Ĉu vi konsentas, ke loĝantoj, kiuj ne estas luksemburgaj civitanoj, rajtu voĉdoni por la nacia parlamento, kondiĉe ke ili jam loĝis dek jarojn en la lando kaj ke ili jam voĉdonis en municipaj aŭ eŭropaj elektoj en Luksemburgo?». La rezulto de la voĉdonado estis 22% por doni la elekto-rajton al alilandanoj kaj 78% kontraŭ.
Nova provo en la direkto de tia integriĝo okazis en julio 2022. Por voĉdoni kaj kandidatiĝi en la municipaj elektoj, necesis loĝi jam kvin jarojn en la lando. La parlamento decidis forigi la kondiĉon pri la kvin-jara loĝado, tiel ke la homoj rajtos voĉdoni tuj. Tiu ŝanĝo efektiviĝis unuafoje la 11-an de junio 2023, kiam okazis la municipaj elektoj.
Ĉu la rezultoj montras pli aktivan interesiĝon de la alilandanoj kompare kun la municipaj elektoj okazintaj en 2017? La respondo estas jes, sed la kresko de ties partopreno ne estas forta. Ĉar la voĉdonado estas sekreta, ne eblas scii kiom da alilandanoj efektive voĉdonis. Tamen, eblas scii kiom da eksterlandanoj estis enskribitaj en la listoj de voĉdonantoj. Voĉdonado estas deviga en Luksemburgo, kaj tio signifas, ke la nombro de enskribitoj sur la listoj devus esti simila al la nombro de efektivaj voĉdonintoj.
Ni rigardu la situacion tutlandan kaj la situacion en la urbo Luksemburgo, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro. Tutlande, 15% de la enskribitoj estas alilandanoj kompare kun 12% en 2017. Sed en la ĉefurbo, 28% de la enskribitoj estas eksterlandanoj kompare kun 19% ses jarojn antaŭe. Tamen preskaŭ duono de la landa loĝantaro kaj pli ol 70% de la ĉefurba loĝantaro estas eksterlandanoj. Konsiderante tion, ŝajnas ke la integriĝo per la voĉdonrajto ankoraŭ ne estas plene sukcesa.
Laurent Ramette