Uma hora o luto
chega. A Morte cobra o seu quinhão:
– Tenho meus direitos! Que seria de ti, Vida, sem a minha
contribuição? Irmã desprezada, exijo respeito.
É preciso cumprir o luto. Para isso, há pelo menos duas
maneiras.
A primeira com roupas negras, o corpo curvado, olheiras na
face; rituais e oferendas; o ser amado que se foi transformado em sombra, num
altar obscuro; a única luz é a luz de velas.
A segunda veste-se de azul, os olhos no céu limpo, onde
passeiam nuvens sem rumo; o ser amado que se foi dança à volta, feliz com a
vida que perdura; a oferenda é poder olhar o mundo, e encantar-se dele, e estar
livre; a luz vem do sol, e da lua, e das estrelas, e dos olhos dos homens.
Procuro cumprir o luto com a dignidade que a Morte merece. E
ouço música no ar!
funebro
En iu momento, funebro alvenas. La Morto postulas sian parton:
— Mi havas miajn rajtojn! Kio estus al vi, Vivo, sen mia kontribuo?
Spitata fratino, mi postulas respekton.
Estas necese plenumi la funebron. Por tio, ekzistas almenaŭ du manieroj.
La unua, per nigraj vestoj, kurbigita korpo, kavaj okuloj; ritoj kaj
oferoj; la amata forpasinta estulo transformiĝis en ombron, en ia obskura
altaro; la unusola lumo estas lumo de kandeloj.
La dua sin vestas per bluo, la okuloj direktiĝas al la pura ĉielo, kie
promenas sencelaj nuboj; la amata forpasinta estulo dancas ĉirkaŭe, feliĉa pro
la vivo, kiu pluas; la ofero estas povi rigardi la mondon, kaj raviĝi de ĝi,
kaj esti libera; la lumo venas de la suno, kaj de la luno, kaj de steloj, kaj
de la okuloj de homoj.
Mi klopodas plenumi funebron kun la digno, kiun Morto meritas. Kaj mi
aŭdas muzikon en la aero!