Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU

La registaro de Hispanio oficiale petis de EU, ke tri regionaj lingvoj – la kataluna, la eŭska kaj la galega – ekhavu oficialan staton en la Unio. Tion postulis alianco de malgrandaj partioj por subteni la elekton de reprezentanto de la maldekstra bloko al la parlamentestra posteno.

La ŝtataj registaroj devas peti oficialigon de lingvoj por ke la koncerna instanco de Eŭropa Unio decidu tion. Tio okazis en ĵaŭdo pri la kataluna, la eŭska kaj la galega, kies oficialigon formale petis la hispana registaro. Dek ok minutojn post la oka, la hispana ambasadoro al EU prezentis leteron prian de la hispana ministro pri eksterlandaj aferoj al la ĝenerala sekretariino de la Konsilio de EU. La horo gravas, ĉar je la deka komenciĝis plenkunsido de la ĵus elektita deputitaro de Hispanio.

Ili devis elekti novan prezidanton de sia asembleo (Kongreso de Deputitoj). Nek la maldekstra nek la dekstra bloko havas majoritaton en la parlamento. La elekto tute dependis de aliancoj kun etaj partioj, ĉefe kun tiuj kiuj defendas kulturojn malsamajn ol la hegemonia kastilia.

La aŭtoro kun la nova prezidanto de la deputitaro.

La kataluna partio Junts, al kiu apartenas la ekzilita prezidento Puigdemont, postulis ke la socialisma hispana registaro agu antaŭ la komenciĝo de la kunsido (je la deka) rilate al la rajto uzi la katalunan oficiale en Eŭropa Unio. La registaro moviĝis laŭ tiu direkto, kaj senprobleme la kandidatino de la maldekstra bloko estis finfine elektita.

Dum sia unua parolado la nova prezidantino de la deputitaro, Francina Armengol, rekte defendis la lingvan diversecon de Hispanio kaj promesis ne malpermesi kiel ĝis nun la uzadon de la kataluna, la eŭska kaj la galega en la hispana parlamento. Armengol estas katalunparolanto, baleardevena, kaj ĝis antaŭ du monatoj prezidis la balearan aŭtonoman registaron.

Kiel balearano mi povas diri ke ŝi ne kontraŭis dum·sia regado la normaligon de la kataluna en la Baleara insularo. Kiel baleara prezidentino ŝi eĉ akceptis prezidi la pasintan solenan malfermon de Institut d’Estudis Catalans, kies sidejo kuŝas en Barcelono (do, ekster la insuloj) kaj pritraktas sciencon kaj kulturon de la tuta Kataluna Landaro kaj, plej grave, ĝia Filologia Sekcio (kiun mi prezidas nuntempe) estas la oficiala lingva akademio de la kataluna.

Pri la oficialaj lingvoj en Hispanio krom la kastilia, mi diru ke la galega iumaniere jam estis oficiala en EU, se oni akceptas ke la limo kun la portugala estas nur dialekta. La eŭska teritorio parte kuŝas en nuntempa Hispanio kaj parte en nuntempa Francio. La kataluna lingva teritorio dividiĝas inter Hispanio, Francio, Italio kaj Andoro (kies nura oficiala lingvo ĝi estas).

La hodiaŭa peto de la hispana registaro estas historia pro tio ke unuafoje la ŝtato internacie montras sian lingvan diversecon, kaj ankaŭ pro tio ke eŭropaj civitanoj kiel mi post la akcepto fare de EU vidos kiel nia lingvo (do la gepatra, unua, familia, nature lernita, ne altrudita laŭleĝe) ricevas la respekton de transnacia organizo kiu ekde nun ne plu traktos nin kiel eksterlandanojn per fremda lingvo.

Nicolau Dols

La aŭtoro estas la prezidanto de la Kataluna akademio

Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU
Rolar para o topo