Kiam oni lernas fremdan lingvon, legado de infanlibroj povas esti tre bona maniero por akiri novajn vortojn, por lerni utilajn esprimojn kaj por komenci aktive uzi la lingvon. Legado estas la plej efika lerno-metodo por lingvo-lernantoj; kaj infanlibroj, kutime ne tro longaj, estas tre taŭga lernilo por komencantoj. Tiun valoron de bildrakontoj ni jam sub-strekis en alia artikolo pri bild-striaj libroj, kaj infanlibroj estas same utilaj.
Estas bonŝance, do, ke lastatempe multaj novaj infanlibroj aperis en la Esperanta libro-merkato.
Antaŭ tri-kvar jaroj Esperanto-Asocio de Britio (EAB) komencis eldoni tiajn verkojn. Nur dum la jaro 2022, ĝi eldonis dek du infanlibrojn. Ili sekvis la unuajn, kiuj aperis antaŭ kelkaj jaroj. Inter ili estas Esperantaj tradukoj de la mondfamaj verkoj La Krubalo kaj La domo ĉe Pu-Angulo. Aliaj jam aperis en 2023, ekzemple Tro da aĵoj. EAB raportas, ke laŭplane aliaj sekvos en 2023.
Dum 2022 venis ankaŭ la novaĵo pri la po-ioma eldonado de la amata serio de libroj verkitaj de Tove Jansson, la Mumin-serio. La unua kaj dua libroj, Kometo en Mumin-valo kaj Ĉapelo de sorĉisto, jam estas mendeblaj. La aliaj kvin sekvos.
Ĉiuj libroj estas alt-kvalitaj, kaj enhave kaj aspekte. Ĉiuj estas presitaj sur glacea papero, la plejmulto kun malmolaj kovriloj, ĉiuj buntaj kaj allogaj. Kelkaj estas pli longaj, kelkaj malpli, ĉiuj havas gravajn kaj esperigajn mesaĝojn por legantoj junaj kaj ne-tiel-junaj.
Sed kio pri la lingvo? Ĉu ili helpos min pliboniĝi? Sendube: la libroj estas ja porinfanaj sed ili certe ne estas infanecaj. La rakontoj ĉiam interesas kaj kor-tuŝas, ofte memorigas nin pri gravaj temoj sociaj (toleremo, komprenemo, bezono pri paco, kaj simile). Lingve, la komencanta, progresanta, eĉ progresinta leganto profitos el la renkontiĝo kun novaj vortoj, utilaj esprimoj, belaj parol-turnoj.
Laste, la libroj estas malmultekostaj (eĉ eblas aĉeti plurajn samtempe kontraŭ rabata prezo) kaj facile akireblaj ĉe la eldoninto aŭ ĉe aliaj konataj libro-servoj.
Kiu(j)n libro(j)n vi mendos?
Maurizio ‘Rico’ Giacometto
Depende de tio kie vi loĝas, la libroj estas aĉeteblaj de la libro-servoj de EAB, de UEA, aŭ de la kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble, Wordery kaj eBay.