Mez-aŭgusta festo-tago

En pluraj landoj, precipe en Eŭropo, oni celebras festotagon meze de aŭgusto. Kvankam nuntempe ĝi estas katolika festo, ĝi ekestis en la tempo de la antikvaj romanoj. La lando, en kiu oni verŝajne plej multe festas tiun tagon, estas Italujo. Tie ĝi nomiĝas Ferragosto.

La vorto Ferragosto venas el la latina feriae Augusti, la ferioj de la imperiestro Aŭgusto. Aŭgusto mem kreis tiun festotagon por propagandi la personon de la imperiestro. Tion li faris en la jaro 18 de nia erao. Temis pri festotago, la unua tago de la monato aŭgusto, kiun li donacis al la popolo, por ke la homoj ripozu post la penoj kaj malfacilaĵoj de la pasinta jaro, kaj precipe post la lacigaj laboroj de la antaŭaj semajnoj en la kamparo.

En la sama monato estis aliaj festotagoj, kiam la popolo ĝuis ripozon. Ekzemple, la dek-tria de la monato estis festotago dediĉita al la diino Diano. En la tuta roma imperio kreiĝis tiam tiaj por-popolaj festoj, kaj dum tiuj festotagoj okazis ĉeval-konkursoj. La ĉevaloj mem iomete ripozis dum tiu periodo, kaj oni ornamis ilin dum ceremonioj kaj paradoj. La tradicio de la ĉevalkonkursoj en la somero kaj precipe en la mezo de aŭgusto daŭras ĝis nun. La plej fama ekzemplo estas tiu de la Palio di Siena, fama ĉevalkonkurso en la urbo Sieno.

La katolika eklezio komencis celebradon de la ĉiel-iro de Maria pli-malpli en la jaro 600 de nia erao. Oni elektis por tiu festotago la dek-kvinan de aŭgusto. Por malhelpi kaj finfine ne plu permesi nekristanan feston, oni movis la daton de la feriae Augusti al la sama dato, la dek-kvina de aŭgusto. La celo estis, ke la publiko festu la ĉieliron de Maria anstataŭ tiun nekristanan feston, sed tiu espero ne realiĝis. Italoj ankoraŭ nun kun granda plezuro ĝuas tiun mezaŭgustan liberan tagon, kiun la imperiestro Aŭgusto kreis antaŭ 2000 jaroj.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

Mez-aŭgusta festo-tago
Rolar para o topo