Ukrainio sur la podio en Torino

Samkiel pasintjare en Montrealo, ankaŭ en la Universala Kongreso de Torino okazis aparta programero pri la milito en Ukrainio. La programero ne estis anoncita en la Kongresa Libro, kaj okazis jam je la 9-a horo matene en mardo. Spite tion ĝi allogis sesdekon da interesiĝantoj.

Viktor Pajuk, Oksana Moĥnenko, Jevhen Kovtonjuk kaj Olha Bauer rakontis pri la situacio en Ukrainio.

Sesdeko da kongresanoj en Torino kolektiĝis marde matene en salono de la politeknika universitato por aŭdi raporton pri la situacio en Ukrainio, kiu ekde la 24-a de februaro 2022 defendas sin kontraŭ la rusia agreso.

La kunsido komenciĝis per montrado de kvinminuta, neredaktita filmo, registrita per korpkamerao de militkuracisto, kiu prizorgas grave vunditan civilulon. La vundito estas la filo de Olha Bauer, kongresano el Ĉernivci en okcidenta Ukrainio. Ŝi mem estis unu el la kvar ukrainaj podianoj, kiuj partoprenis la prezentadon.

Post la filmprezentado enkondukis Jevhen Kovtonjuk, la prezidanto de Ukraina Esperanto-Asocio, kaj Oksana Moĥnenko, ukraina esperantisto kiu fuĝis el Kijivo al Francio kaj ricevis helpon de lokaj esperantistoj. Partoprenis ankaŭ Viktor Pajuk, ukraina esperantisto nun loĝanta en Usono.

Kovtonjuk klarigis, ke la respondeco pri la nun okazanta milito estas centprocente ĉe la rusia flanko. La milito laŭ li okazis ne hazarde, ne tiel ke Putin iun matenon vekiĝis volante ekmiliti, sed temas pri profunda konflikto de valoroj. En tiu konflikto Ukrainio defendas demokration kaj eŭropajn valorojn, li diris.

Li substrekis, ke la milito daŭras ekde 2014, kaj ankaŭ antaŭ tio laŭ li ne regis frateco inter rusoj kaj ukrainoj. La interilatojn inter la popoloj laŭ li malfaciligis la delonga politiko de Rusio loĝigi rusojn en ukrainaj teritorioj.

Post dudeko da minutoj Kovtonjuk petis la publikon fari demandojn. Unue la vorton petis Manfred Westermayer, gvidanto de Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE). Anstataŭ demandi, li tamen ial proponis ”doni respondojn en kvin minutoj”. Tion ne permesis Kovtonjuk, kiu atentigis, ke devis temi ĝuste pri demandoj.

Spite la averton, krom demandoj aŭdiĝis ankaŭ komentoj.

Ankica Jagnjic el Kroatio memoris pri la militoj dum la disfalo de Jugoslavio, kaj diris, ke 33 jarojn post la komenco de tiuj militoj, “ne plu gravas kiu kulpis”. Laŭ ŝi, la tiama konflikto naskiĝis ne pro ia profunda malamo, sed pro la malsamaj interesoj de la decidantoj. Laŭ ŝi gravas trakti la postefikojn de la milito, ekde forigo de minoj ĝis psika helpo al orfoj. Ŝi diris, ke ŝi mem en sia korpo plu memoras, kio estas timo pro milito.

Johannes Müller el Germanio demandis, kio okazos post la milito, kaj kiel eblos havi stabilan pacon. La respondo estis pesimisma – la postefikoj de la milito laŭ la podianoj longe daŭros, psike kaj ekonomie.

Al demando pri etne miksitaj familioj Viktor Pajuk respondis, ke mankas informoj pri la nuna situacio de ukrainoj en Rusio. Kovtonjuk denove klarigis pri la politiko de Stalino, kiu venigis multajn rusojn al orienta Ukrainio, sed memorigis, ke ankaŭ multaj ukrainoj dum antaŭaj jaroj ekloĝis en Rusio, ekzemple en Siberio.

Pro la milito la kongreson ĉi-jare ĉeestas malmultaj esperantistoj el Ukrainio kaj Rusio. Aliĝis ok personoj el Ukrainio kaj ses el Rusio, sed ne ĉiuj sukcesis alveturi. El la rusianoj ŝajne ĉeestas nur Mikaelo Bronŝtejn, kiu ne tute senprobleme sukcesis transveturi la limon de Rusio kaj Finnlando.

Raportis István Ertl

Ukrainio sur la podio en Torino
Rolar para o topo