La neforgesebla Ada

Ada Sikorska (1929-1996) estis pola esperantistino, kiu pro viv-cirkonstancoj migris de lando al lando, kaj dediĉis al Esperanto grandan parton de sia vivo.

En 1939 du fremdaj armeoj, la germana kaj la soveta, okupis Pollandon. En tiaj cirkonstancoj mortis ŝia patro (en Katyń), kaj Sovetunio transportis al Siberio pli ol milionon da poloj, inkluzive de ŝi kaj ŝiaj restintaj familianoj: avino, patrino kaj fratino.

En la soveta vilaĝo – simpla aro da malgrandaj lignaj domaĉoj – regis frosto (ĝis -40°!), malsato kaj malpureco: ŝi tie ekhavis seriozan haŭt-malsanon. Post preskaŭ du jaroj, danke al politika interkonsento la brita registaro forveturigis ĉiujn transportitojn al diversaj sekuraj landoj – Irano, Libano, Uzbekujo – kie funkciis specialaj polaj lernejoj. Nur komence de 1949 ŝi povis reveni al Varsovio kaj tie finstudi slavajn lingvojn kaj ĵurnalismon.

Esperanton Ada lernis en 1956 de la fama Esperanto-verkisto Julio Baghy Ekde la unua momento, tutviva pasio por la internacia lingvo ne plu forlasis ŝin. En 1959 ŝi redaktadis la ĉiutagajn programojn en Esperanto de Radio Varsovio. Samjare okazis en la pola ĉefurbo la Universala Kongreso de UEA. Tie deĵoris ŝia estonta edzo, la italo Gian Carlo, kiel KKS (Konstanta Kongresa Sekretario).

Sekvis pliaj translokiĝoj. La paro restis 17 jarojn en Bruselo kaj poste 10 jarojn en Madrido, pro la profesia laboro de ŝia edzo. Intertempe Ada redaktis la plej faman periodaĵon en la internacia lingvo, Heroldo de Esperanto (HdE), kaj aktivis en la lokaj Esperanto-societoj. Tiutempe same kiel nun, Esperanto-gazeto ne povis pagi salajron al redaktoro.

Ĝis sia morto en 1996, Ada aperigis pli ol 500 numerojn de la gazeto. Intertempe evoluis la teknikoj de presado: unue, mana kompostado, poste Linotipo kaj, fine, komputila foto-kompostado.

Grandan atenton Ada donis al la enhavo kaj ekstera aspekto de HdE: unue, ŝi invitis kontribuojn de la plej famaj verkistoj, kiel Tibor Sekelj, Claude Piron kaj William Auld. Due, ŝi kreis novajn rubrikojn kaj modernigis la enpaĝigon. La ĉefverkoj de Ada estis la specialaj numeroj de Heroldo post ĉiu Universala Kongreso. Tiuj numeroj havis duoble aŭ trioble la kutiman kvanton da paĝoj, kaj aperis kelkajn semajnojn pli frue ol la raportoj de UEA mem.

Kiel ŝi povis fari ĉion ĉi, kaj samtempe persone korespondi kun la abonantoj, aktivi en la loka Esperanta vivo, kaj prizorgi la hejmon? La esperantistoj nomis ŝin “la laborema“, ĉar ŝi neniam haltis, sed laŭvorte kuris de unu agado al la alia: ĉiam kun rideto kaj bona humoro.

Ekster la familio, ŝi havis du grandajn amojn: Pollandon kaj Esperanton. Tial, post ŝia morto, la korpo de la neforgesebla Ada estis kovrita de iliaj du flagoj. Alvenis al HdE centoj da kor-tuŝaj kondolencaj mesaĝoj.

Gian Carlo Fighiera

La neforgesebla Ada
Rolar para o topo