Martin Wiese: Barakte kun la tempo, sed ne vane

Martin Wiese ekde la 1980-aj jaroj estas unu el la plej konataj nomoj inter la esperantistaj muzik-amantoj. Post severa kronvirusa infekto, li resaniĝis kaj ĵus publikigis novan albumeton kun la titolo Vestiĝoj. En intervjuo de Rogener Pavinski li rakontas pri sia muziko kaj la nova albumo.

Martin Wiese koncertas. Foto: Joakim Hall.

Aktiva ekde de la 1980-aj jaroj, kiam li debutis kun la unua Esperanta rokmuzika grupo Amplifiki, la svedo Martin Wiese (60) estas unu el la plej gravaj kaj longtempaj muzikistoj en Esperantujo. Post fekunda kariero kun Persone, Martin ekigis propran karieron, akompanate de muzikistoj, kiujn li nomis La Talpoj. En ĉi tiu formato li lanĉis la albumojn Pli ol Nenio (2007), Superbazaro (2014) kaj ĵus, per la eldonejo Vinilkosmo, la mallongan albumon Vestiĝoj.

Mi estas deklarita admiranto de Martin, tial min konsternis, kiam en la komenco de la jaro 2021 aperis la informo ke li serioze malsaniĝis pro kovimo. Feliĉe li ne nur resaniĝis, sed ankaŭ sukcesis rehavi – ne sen granda klopodado − siajn muzikajn kapablojn por liveri al la Esperantista komununo novan artan produkton.

Ordinare, la komponado kaj produktado de muzika albumo jam estas en si mem laboriga kaj temporaba defio. Se ni aldonas al tio la sanproblemojn, kiujn alfrontis Martin, la apero de Vestiĝoj estas okazo, kiu devas esti celebrata. Sed tuj post la apero de la albumo en Interreto, Martin mem plendetis en sia Facebook pri la manko de reagoj pri la nova albumo. Mi povas kompreni la senton pri malpleno − en Esperantujo ĉiam mankis radioj, revuoj aŭ forumoj, en kiuj oni serioze diskutus la artan produktadon.

Aldone, se ni komparas la nunan muzikan produktadon kun tiu de antaŭ 10 aŭ 20 jaroj, la ŝrumpo estas evidenta. Kun kelkaj pinĉitaj esceptoj, la kvalito de la muzikaj albumoj en la jaroj 2000 superas tiujn de la plej lastaj jaroj. Martin Wiese estas artisto, kiu ĉiam puŝadas alten la nivelon, sed tamen la 6-titola albumeto ne konkeris min tuj je la unua aŭdigo, mi devis aŭskulti ĝin kelkfoje por ĝin ekensorbi.

Kvankam la sonkvalito de Vestiĝoj ne atingas la nivelon de liaj antaŭaj Talpaj albumoj, Martin asertas ke li ĝuis la procedon − por la unua fojo Martin mem zorgis pri la sonmiksado − faritan en angulo de sia dormĉambro. Kun la evoluo kaj popularigo de teknikaj rimedoj, kreskas la tendenco ke la artistoj ĉion faru hejme anstataŭ elspezi por profesiaj studioj. Tio evitigas altajn kostojn kaj ebligas al artistoj mem kaj ludi kaj lerni pri ĉiuj detaloj de sia muziko, sed la evoluo de la afero pripensigas: ĉu el ribelemaj kaj bruemaj junuloj en garaĝoj, rokmuziko iĝis nun hobio de mezaĝuloj en ties dormoĉambroj?

Ironion for, la stilo, kiun Martin prezentas en Vestiĝoj estas mola poproko kun mallongaj, rektaj kantoj, preskaŭ sen enkonduko. Ĉiu peco havas rokmuzikan instrumentaron (gitaro, basgitaro kaj drumo), sed akustika gitaro kiel bazo kaj kantado pli tenera rezultas je malpli roka sono ol ekzemple la antaŭa Superbazaro. Escepto estas Tempo, lasta kaj la plej energia kanto, en kiu Martin liberigas sian voĉon kaj krias:

Tempo, tempo, iru lante,
Baraktas mi, sed vante.
Mi strebas sed mi mortos klopodante.

Fakte, tempo iru lante, por ke ni dumlonge ankoraŭ havu Martin inter ni.

Rogener Pavinski: En la komenco de la jaro 2021 la Esperanta komunumo ricevis la informon, ke vi serioze malsaniĝis pro kovimo dum la jarŝanĝo 2020/2021. Kiel vi fartas nun?

Martin Wiese: – Mi ankoraŭ suferas de postkovimo kun malregule reaperanta doloro, konstanta laceco kaj ”cerb-nebulo”, kaj aldone ankoraŭ restas iomete da simptomoj de la infektiĝo de la nerva sistemo, kiu okazis tuj post la kovim-infekto komence de la jaro 2021. Tiam mi dum semajno pli malpli perdis la konscion kaj tute perdis kontrolon de mia korpo tiel ke mi ne povis stari, paŝi aŭ eĉ sidi sen apogo, kaj la brakoj kaj manoj tiom tremis ke mi ne kapablis teni ion en miaj manoj.

– Feliĉe jam de du jaroj mi preskaŭ tute regajnis la regadon de mia korpo, sed restas iometaj problemoj kun ekvilibro kaj fajnaj movoj. Ĉio ĉi kompreneble havis katastrofan efikon al mia muzikumado, sed kun multege da ekzercado mi pli malpli rehavis la kapablon ludi gitaron kiel antaŭe. Miaj fingromovoj estas iomete malpli precizaj, sed mi povas kompensi tion per multa ekzercado kaj koncentriĝo.

Ĉu Vestiĝoj estis ekkomponita jam antaŭ la malsaniĝo? Ĉu tio influis la laboron pri la albumo?

Jes, pluraj kantoj estis jam komponitaj kaj eĉ registritaj antaŭ la pandemio, kaj mi kelkfoje ludis ilin koncerte. Sed jam dum la jaro antaŭ la pandemio mi havis multe da sanproblemoj kiuj malhelpis al la produktado de la albumeto.

Vestiĝoj estas via unua albumo kiu ne aperas fizikforme, ĉu vi bedaŭras tion?

– Mi elkreskis kun vinilaj diskoj kaj iliaj ofte bele ellaboritaj kovriloj, kaj ankaŭ dum la epoko de kompaktdiskoj ĝenerale ĝuis muzikon albumforme kun la kovrilo en miaj manoj, sekvante la tekstojn kaj studante informojn pri la muzikistoj, instrumentoj uzitaj ktp. Pro tio mi certe bedaŭras ke mia muziko ne plu eldoniĝas fizike, sed mi devas konfesi ke mi mem ĉefe aŭskultas muzikon bitforme/elsendflue. Fojfoje mi aĉetas vinil- aŭ kompaktdiskon por havi la kovrilon kaj eventualan tekstkajeron, sed tamen malofte ludigas la diskon mem.

Kiel la kantoj de Vestiĝoj estis registritaj? Ĉu la Talpoj estis la samaj kiel en la pasintaj albumoj?

– Mi registris ĉiujn miajn partojn hejme en mia dormĉambro, kie mi havas angulon kun modesta hejmstudio. Plej ofte mi registris gitarojn kaj kantadon kun apogo de la ”virtuala drumisto” kiu venas kun la muziksoftvaro Logic Pro, kaj mem aldonis skizan basgitaron.

– Poste mi sendis skizan mikson sen drumo al la drumisto por ke li registru la drumon en sia provludejo/studio, kaj same al la basisto (en la kazoj kiam mi ne mem ludis la basgitaron), sed kun la ĝusta drumo kaj sen baso, kompreneble. Poste ili sendis al mi siajn registraĵajn dosierojn, kaj kun ĉiuj bazaj elementoj surloke mi plu laboris pri harmonia kantado, aldonaj gitaroj ktp, kaj foje refaris miajn partojn se mi sentis ke ili devus pli kongrui kun la ludado de la aliaj muzikistoj.

– La talpoj estis parte la samaj kiel antaŭe, kvankam ili ja neniam estis tute la samaj en ĉiuj kantoj ene de unu albumo. En du kantoj mi kunlaboris kun muzikistoj kiuj neniam aperis en miaj albumoj antaŭe: en Vestiĝoj la basgitaro estas ludata de Robin Hawkins el Kimrujo, kiu estas ege lerta muzikisto kaj iama membro de la bando The Automatic; en Tempo ludas la sveda drumisto Nikko Harrison, kiu neniam antaŭe registris kiel talpo, sed estis la drumisto en la koncertoj dum UK en Lillo, Francio. Ankaŭ Eric Languillat estis reaperinta gasto en unu kanto.

Pro kiuj kialoj vi decidis fari mem la miksadon de la albumo?

Je via sano!

– Mi elektis mem miksi unue ĉar mi volis havi la eblon labori malrapide iom post iom, laŭ la tempo de la finregistrado de la kantoj, kaj due ĉar mi volis plispertiĝi en la metio. Mi tute amuziĝis kaj ĝuegis tiun laboron, kaj mi devas diri ke mi kontentas pri la rezulto.

Sur la kovrilo de Vestiĝoj via desegnita vizaĝo estas distranĉita en tri pecojn. Ĉu vi povus rakonti iom pri la ideo malantaŭ ĝi?

– La kovrilo estis farita de grafika artisto kaj esperantisto, Max Elbo. Mi ne multe diskutis la bildon kun li, ĉar por mi estas evidente ke li inspiriĝis de la albumtitolo. Interesa afero estas ke ĝi estis farita antaŭ mia malsaniĝo en kovimo, ĝi ja fariĝis tre kongrua kun mia stato, tute senintence. Cetere ankaŭ la kovrila artaĵo de Superbazaro estis farita ne de mi, sed de bona amikino mia, Johanna Möller, kiu estas profesia grafika dezajnisto. Nur la kovrilon de Pli ol nenio mi mem desegnis.

Laŭ informoj, estas planoj lanĉi novan plene akustikan albumon, ĉu temas pri samaj kantoj sen la aliaj elektraj muzikiloj?

– La akustika albumo estos – se ĝi realiĝos – memstara ”gefrata albumo” al Vestiĝoj kun originalaj kantoj komponitaj kun la celo esti pure akustikaj. Unu estas jam de longe registrita, kaj du-tri havas muzikon komponitan sed ankoraŭ sen teksto.

Ekde Superbazaro jam pasis 9 jaroj. Ĉu i.a vi pensadis ankaŭ pri tio kiam vi verkis Tempo, la lastan kanton de Vestiĝoj?

– Jes, estas terura penso ke tiom da tempo pasis post Superbazaro. Certe tio estis unu el la aferoj kiuj influis al la teksto de Tempo, kiu estis ankaŭ la laste verkita el la ses pecoj. Mi tiam havis la impreson ke mi neniam sukcesos kompletigi la albumeton pro amaso de obstakloj, malsanoj kaj devoj.

– En mia aĝo la limigita longo de la vivo fariĝas pli kaj pli palpebla, kaj tial ĉiuj obstakloj kiuj malproksimigas la celojn estas des pli malkuraĝigaj. La muziko estas ja, bedaŭrinde, nur hobio mia, kaj ĉiam mi sentas ke mi ne havas sufiĉan tempon por fari tion, kion mi plej amas.

Vi fariĝis 60-jara antaŭ nelonge, kiomjara vi estis kiam vi registris la unuan kasedon kun Amplifiki? Ĉu junaĝe vi pensis ke vi muzike aktivos ĝis nun?

– Se mi ĝuste kalkulas, mi havis tiam 23 jarojn, kaj en tiu tempo mi verŝajne ne havis klaran ideon pri mi mem kiel 60-jarulo. Sed mi verŝajne imagis muzikon kaj arton kiel vivdaŭrajn pasiojn.

Kaj ĉu vi havis la imagon ke via muzika talento transdoniĝos al viaj filinoj, kiel aspektas kun Inez, kiu videble bonege kantas? Ĉu vi instigis ilin al muzikado?

Muzika angulo hejme ĉe Martin Wiese.

– Ambaŭ miaj filinoj estas muzike tre talentaj, kvankam nur la pli aĝa, Inez (kiu havas 20 jarojn) celas al profesio en la muzika kampo. Ŝi studis jam unu jaron en tri-jara muzikala, artista edukejo kaj laboras forte kun granda sindediĉo por atingi siajn celojn. Por ŝia malgranda fratino (Ester, 17) la muziko estas hobio en kiu ŝi engaĝiĝas en periodoj, lastatempe estis ĉefe drumo, sed antaŭe ŝi ankaŭ kantis kaj ludis pianon.

– Por vi estas eble interese scii ke ŝia preferata muzikstilo estas metalroko. Mi ne scias ĉu talento transdoniĝas inter generacioj, ĉiukaze ilia talento estas multe pli granda ol la mia. Mi ne konscie puŝis ilin al muzikumado, sed mi ja ĉiam mem aŭskultis kaj mem faris muzikon hejme. Verŝajne tiel ili konsciiĝis ke muziko estas io kion oni povas mem fari, kaj mi ĉiam faras kion mi povas por faciligi ilian muzikumadon, ekzemple per provizo de dezirataj instrumentoj, helpo kun registrado ktp.

Kiel la panoramo de la Esperanto-muziko, precipe de la lastaj jaroj, aspektas al vi?

– Nu, dum la lastaj kvar jaroj mi ne partoprenis en kongresoj aŭ renkontiĝoj kaj pro tio verŝajne maltrafis kelkajn novajn artistojn. Sed mia impreso estas ke la sceno havis kulminan periodon dum eble la unua jardeko de la nova jarcento kun multe da altkvalitaj originalaj artistoj kaj ankaŭ multe da altkvalitaj aranĝoj, kie la artistoj havis la eblon koncerti sub bonaj kondiĉoj.

– Eble mi misjuĝas, sed mia impreso estas ke de kelkaj jaroj (eĉ antaŭ la pandemio) estas pli malfacile trovi bonajn koncertajn eblojn. Espereble la esperanta muziksceno revenos kun pli da forto.

Kio pri la panoramo pri rokmuziko ĝenerale? Junuloj ŝajne ne plu interesiĝas pri ĝi. Ĉu la tempo de rokmuziko jam pasis, laŭ vi?

– Mi ne scias ĉu tiu aserto estas tute ĝusta. Evidente rokmuziko prenas multe malpli grandan parton en la ĝenerala muzikfluo tra la mondo, sed, kiel mi jam rakontis antaŭe, unu el miaj filinoj aŭskultas ĉefe metalrokon, kaj unu el ŝiaj plej bonaj amikinoj kantas (aŭ pli ĝuste graŭlas) en metalroka bando. Ambaŭ miaj filinoj ofte vizitas koncertojn de bandoj de iliaj geamikoj kaj konatoj, kaj mi surpriziĝas pro la granda nombro de rokbandoj inter tiuj.

– Multe okazas sub la surfaco kiun montras al ni la grandaj amaskomunikiloj. Mia impreso estas ke nuntempe la torĉo de (ĉefe sendependa) roko estas portata de junaj virinoj kiel interalie Phoebe Bridgers, Lucy Dacus, Snail Mail, Wet Leg kaj Courtney Barnett, ĉiuj brilaj artistoj kiujn mi tre admiras. Eble la tempo de la grandaj viraj rok-herooj jam forpasis.

Ĉu ni povas esperi ĝui vivan koncerton de Martin kun la Talpoj iam baldaŭ?

– La espero ĉiam restos, sed kiel jam dirite la okazoj estas nuntempe tre malmultaj. Lastfoje kiam mi ricevis inviton veni kun tuta bando neniu el miaj kutimaj kunmuzikistoj povis liberiĝi, sed la volo restas.

– Fine mi volas aldoni ke kvankam la albumeto certe ne plaĉos al ĉiuj, mi estas mem tre kontenta kaj eĉ fiera, ĉefe ĉar mi finfine kun multa peno sukcesis supervenki ĉiujn obstaklojn kaj liveri pretan produkton. Espereble ĝi trovos aŭskultantojn.

Rogener Pavinski


 

Martin Wiese: Barakte kun la tempo, sed ne vane
Rolar para o topo