Alproksimiĝas la 26-a de julio, la Internacia Tago de Esperanto. Necesas plani nun!
Kion vi faros okaze de tiu tago?
Mi nepre informos miajn neesperantistajn geamikojn, ke temas pri speciala tago en la esperantista kalendaro – la tago kiam en 1887 Zamenhof publikigis malgrandan libreton, kiu unue prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos Esperanton al ili, kvazaŭ ĝi prezentas solvon de ĉiuj mondaj problemoj, sed mi ja mencios kelkajn lastatempajn evoluojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni kongresos en Afriko, kie Esperanto iom post iom kolektas siajn subtenantojn kaj utiligantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj utiligas Esperanton en sociaj komunikiloj; aŭ kantas per la lingvo, eĉ en internaciaj korusoj; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj homoj. Mi sendos al ili ligilojn al prezentoj eble interesaj al ili, ĉe Jutubo ekzemple.
Inter miaj amikoj estos espereble unu-du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj internacie vojaĝas. Eble mi eĉ kontaktos nian urbestron, aŭ sendos mesaĝon al nia parlamentano, aŭ kontaktos lokan pastron. Eble mi jam nun tion faros, por averti ilin, ke baldaŭ venos tiu Esperanto-tago.
Ne por trudi, sed por informi. Ne por tuj konvinki sed por interesi. Ne por montri, ke Esperanto-parolantoj estas strangaj, sed por montri, ke ili estas saĝaj, ke ili estas bone informitaj pri la mondo, ke ili laboras por kompreniĝo inter la homoj.
Aliflanke, se labori por kompreniĝo estas stranga afero, bonvolu nomi min strangulo…
Eble mi mencios al ili, ke mi baldaŭ iros al Esperanto-kongreso en Italio, kie ĉiuj homoj parolos la saman lingvon. Mi eble mensogetos, ke ni ĉiam multon atingas en niaj kongresoj, aŭ almenaŭ faros noton al mi mem, ke mi pli diligente laboru por ja atingi multon en Torino – se nur por montri, ke per komuna lingvo ja eblas multon atingi – kaj por pretigi min por la venontjara kongreso.
Eble mi eĉ trinkos glaseton da vino honore al la lingvo kaj ĝia kreinto… Sed nur post iom da fortostreĉo, tiel ke tiu glaseto fariĝu premio, ne evito.
Kompreneble, mi sendos bondezirojn al miaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi kutime kontaktas okaze de festotagoj (je Kristnasko, ekzemple). Mi dankos ilin pro ilia laboro por Esperanto; memorigos ilin, ke ili ne laboras solaj; instigos ilin fari pli, promesos mem fari pli.
Komprenu: se ni volas, ke la mondo festu la Esperanto-tagon, ni komencu per ni mem. Ni fieru pri nia Esperanto, sed saĝe, digne, konvinke. Ek al!
Feliĉan Esperanto-tagon! Feliĉan mondon!
Humphrey Tonkin