La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ni mallongigis kaj simpligis ĝin por aperigo ĉe uea.facila.
Tina Modotti estis elstara fotistino, nelacigebla komunista aktivulino kaj eble la plej internacia itala virino de la komenco de la dudeka jarcento. Ŝi naskiĝis en la nord-itala urbo Udine en 1896 kaj mortis en Meksiko en 1942.
Ŝiaj fotoj, kiuj kovras nur sep jarojn de ŝia mallonga vivo, montris la belecon de meksikaj viroj, virinoj kaj infanoj. Per sia internacia agado ŝi luktis ĝis la fino en la espero je pli bona mondo.
Tina unue vidis la maron dekses-jara, kiam ŝi sola enŝipiĝis por atingi sian familion en Sanfrancisko. Tie ŝi laboris kiel kudristino en supervendejo, ludis en la itala teatro, kaj kaptis la atenton de Holivudo. En filmoj kiel “La tigra felo” (The Tiger’s Coat, 1920) de Roy Clements ŝi ludis la rolon de danĝere ĉarma meksikanino.
Tina Modotti en la filmo “La tigra felo”
Meksiko iĝis poste tre grava en ŝia vivo ekde 1923, kiam ŝi iris tien kun la fama usona fotisto Edward Weston (1886-1958). La suno kaj la malriĉaj vivkondiĉoj de granda parto de la loĝantoj memorigis al ŝi pri Udine. Ŝi komencis foti ilin per teknikoj, kiujn ŝi lernis de Weston, kun atento pri komponado kaj klaraj detaloj, sed kun pli profunda sento. Tre teneraj estas, ekzemple, ŝiaj fotoj de mam-nutrantaj indiĝenaj patrinoj.
Per siaj fotoj ŝi diskonigis internacie la verkojn de la meksika mur-pentra movado. Ŝi estis la homo, kiu prezentis Frida Kahlo (1907-1954) al ŝia estonta edzo, la fama artisto Diego Rivera (1886-1957). Tina aperas kun la fratino de Frida en la murpentraĵo “En la arsenalo” (En el Arsenal, 1928) de Rivera.
Eĉ post la reiro de Weston al Usono en 1926, Tina restis en sia amata Meksiko. Ŝi fotis grupojn de kamparanoj kun tradiciaj meksikaj ĉapeloj en la stratoj, laboristojn penantajn sub pezegaj ŝarĝoj, kaj manojn de laboristoj aǔ de pup-teatristo. La usona revuo “La novaj amasoj” (The New Masses) publikigis ŝiajn foto-kunmetaĵojn, ekzemple “Meksika ĉapelo, falĉilo kaj martelo” (1928).
Ŝia tre fama foto “Virino kun flago” (1928) aperis sur la koverto de la germana “Laborista ilustrita revuo” (Arbeiter Illustrierte Zeitung).
Ŝiaj plej belaj fotoj estas portretoj de virinoj kaj infanoj ĉe la bazaro en Tehuantepec, kun tradiciaj vestoj kaj grandaj ujoj surkape.
En 1930 Tina devis forlasi Meksikon, kaj ŝi tute forlasis fotadon por ĵeti sin tutkore en la agadon kontraǔ faŝismo. Ŝi partoprenis en la hispana civila milito, sed poste revenis al Meksiko, kie ŝi mortis nur kvardekses-jara pro kor-atako.
Alessandra Madella