Vi certe jam aŭdis pri naturismo: homoj ĝuas eksterajn aktivaĵojn nude. Aŭ eble vi jam spertis naturismon sur plaĝo, en naturisma centro, aŭ ie ajn en la naturo….
Sed la difino de naturismo povas esti pli preciza kaj prezenti la valorojn de naturismo: “Naturismo estas vivmaniero en harmonio kun la naturo, karakterizata de la praktikado de komuna nudeco, kiu celas antaŭenigi respekton al si mem, respekton al aliaj, kaj respekton al la vivmedio.” Krome, naturistoj akcentas la avantaĝojn de “nudumado” por sanaj korpo, menso, kaj sociaj rilatoj.
Oni klare vidas ke la ĉefa komuna valoro inter naturismo kaj Esperanto estas respekto al si mem kaj al aliaj personoj. Esperanto proponas respekton al ĉiuj lingvoj kaj kulturoj per la internacia lingvo; kaj naturismo proponas respekton al aliuloj per nudeco kaj akceptadon de ĉiuj senrigarde al la aspekto de iliaj diversaj korpoj.
Surbaze de tiuj komunaj valoroj, INOE – Internacia Naturista Organizo Esperantista – estis fondita en 1961 por unuigi naturistajn esperantistojn. La valoroj de la asocio estas tiuj:
• Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj;
• Subteni esperantistajn valorojn;
• Subteni naturistajn valorojn;
• Helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktikado inter esperantistoj;
• Helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktikado inter naturistoj.
Pli da informoj pri INOE troveblas en ĝia retejo.
Tiuj celoj realiĝas per niaj agadoj. Krom niaj propraj eventoj, ni ofte informas pri Esperanto en naturistaj renkontiĝoj, kaj proponas naturismajn ekskursojn dum Esperantaj eventoj.
Estas jam preskaŭ tro malfrue por informi pri nia Verda Naturisma Semajno komence de julio 2023, en la belega kastelo Greziljono en Francio.
Sed ankoraŭ eblas aliĝi al la ekskurso aranĝota de INOE dum la baldaŭa Universala Kongreso en Torino. INOE organizos ekskurson al bela naturisma centro proksime de Torino. Pli da detaloj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de INOE.
Sed estos ankaŭ aliaj okazoj por renkonti nin. Ne hezitu kontakti nin.
Do, ĉu vi deziras sperti novan nivelon de libereco, vivante en plena harmonio kun la naturo kaj kun via korpo? Aŭ, pli simple, ĉu vi ŝatas bonan sun-plenan etoson? Ĉio montras, ke nun estas taŭga momento por sperti naturismon! Ne perdu tempon! Partoprenu en niaj agadoj, aliĝu al INOE, kaj renkontu nin!
Thierry Spanjaard