Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo

En marto Libera Folio raportis pri la malapero de pluraj Esperanto-kursoj de Duolingo. Komence de junio aktivuloj de TEJO kaj la brazila junulara organizaĵo BEJO lanĉis peticion por savi la kursojn. En malpli ol du semajnoj ĝi kolektis pli ol 2 300 apogantojn. Sed kial tio influus komercan entreprenon, kiu volas gajni monon? Ni demandis al kelkaj el la aktivuloj.

La peticio ricevis jam pli ol 2 300 apogojn.

 

Igor Almeida lernis Esperanton per Duolingo kaj nun estas la sekretario de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). Pablo León estas unu el la kreintoj de la Duolingo-kurso de Esperanto en la hispana. Patricio Iglesias estas la estrarano de TEJO kiu iniciatis la ideon, ke TEJO faru ion kontraŭ la malapero de la kursoj en Duolingo. Ingryd Oliveira estas nova esperantisto, kiu atentigis, ke ne nur kursoj de Esperanto malaperis. Manuela Burghelea estas komitatano de TEJO.

Ni petis ilin ĉiujn klarigi, kial ili partoprenas en la kampanjo por savi la malaperintajn kursojn.

Libera Folio: Kial laŭ vi la kursoj de Duolingo estas gravaj?

Igor Almeida.

Igor Almeida: – Mi estas parto de tio, kion Esperantujo nomas la Duolingo-generacio. En 2018 mi komencis lerni Esperanton; nun, en 2023, mi estas estrarano de BEJO, komitatano B de TEJO kaj komisionano pri Landa kaj Faka Agado. Mi eksciis pri la ekzisto de Esperanto de amiko. Ŝi diris “ĝi lerneblas per Duolingo kaj oni povas lerni ĝin en kelkaj monatoj”.  Estis vere – post kelkaj monatoj mi estis lerninta Esperanton. Nure per Duolingo. Kaj kiom pli da Duolingo-generacianoj estas? Kion ni povas atingi per la tuta kapablo de ĉiuj tiuj homoj –plejparte junuloj–, kiuj lernis Esperanton danke al la verda strigo?

Manuela Burghelea:  – La videbligo de Esperanto en Duolingo kontribuas al ĝia mojosigo. Nia lingvo, en si mem mojosa per konstruiteco, senŝtateco kaj cifereca ĉeesto, troveblas tie apud la klingona de Stela vojaĝo aŭ la alta valiria de Ludo de tronoj – sed ankaŭ apud plej diversaj “naturaj” lingvoj, inkluzive de indiĝenaj aŭ minoritataj.

– Ne estas surprize ke Duolingon alproprigis al si junaj esperantistoj. Eblis ĝui ludrenkontiĝojn organizitajn tie regule de Igor Almeida en kompanio de novnaskita junulara grupo de Brazilo. Ankaŭ, kadre de Duolingo-klasĉambroj, estis organizitaj konversaciaj rondoj kun Karina Oliveira, kies gastigadon poste transprenis TEJO.

Ingryd Oliveira.

Ingryd Oliveira: – Ĉar mi estas instruisto de la portugala lingvo kaj havas diplomon pri literaturo, mi ĉiam trovis kaj virtualan kaj vizaĝ-al-vizaĝan lernadon pli taŭga, en ĉeesto de peranto, kiu ĉi-kaze estus la instruisto. Sed, dum la jaroj da sperto, mi konstatis, ke ekzistas dinamikaj, bone strukturitaj kaj kreivaj manieroj lerni lingvon, tial mi opinias, ke la ekzisto de platformo kiel Duolingo estas grava, ĉar ĝi povas esti tre ĉeestanta en la momentoj, kiam ni ne havas manieron frekventi tradiciajn klasojn, kaj esti alternativo por eksperimenti kun malsamaj instrumetodoj.

Pablo León:Duolingo estas populara kaj facile alirebla platformo por lerni lingvojn. Due, la kursoj de Duolingo estas konstruitaj per la laboro de volontuloj, kio signifas, ke ili estas la rezulto de la kunlaboro de pasiaj esperantistoj, kiuj deziras disvastigi la Lingvon. Tio montras la dediĉon kaj pasion de la esperantista komunumo, kaj ĝi donas al la lernantoj senton de partopreno kaj aparteno al komunumo.

Kio nun okazas pri la kursoj?

Manuela Burghelea.

Manuela Burghelea: – Por nun, vizitantoj de la retpaĝo de Duolingo renkontos Esperanton nur en la gamo de kursoj proponataj al anglalingvanoj. La kursoj de Esperanto per la hispana, la portugala kaj la franca ne plu estas alireblaj je la retpaĝo de Duolingo, laŭ la oficiala respondo de la oficistoj de la kompanio pro la malalta interesiĝo de lernantoj.  La ligiloj por aliĝi al tiuj kursoj ankoraŭ funkcias, eĉ se ili estas kaŝitaj en la ĉefpaĝoj de la koncernaj lingvoj, kaj TEJO diskonigis ilin per freŝdataj anoncoj en Instagramo kaj Fejsbuko por instigi homojn aliĝi. Tamen ni ne scias kiom longe la ligiloj estos ankoraŭ funkciantaj.

Pablo León: – Ankaŭ la antaŭe anoncita ĉinlingva kurso de Esperanto neniam estis lanĉita. La oficiala respondo de Duolingo indikas, ke ili haltigis la evoluigon de tiuj kursoj pro malalta interesiĝo kaj volas koncentriĝi je plibonigo de la nunaj kursoj. La ĉinlingva kurso de Esperanto ne estos eldonita, kaj Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Malaperos ankaŭ la diskutforumoj por specifaj kursoj, inkluzive de la esperantlingva. Tio montras gravan ŝanĝon en la strategio de Duolingo, kiu nun celas gajni monon per siaj kursoj.

Kiel estiĝis la iniciato pri la peticio?

Pablo Leon.

Igor Almeida: – Post kiam la ideo ekaperis en BEJO kaj ni havis niajn unuajn diskutojn pri ĝi, ni kontaktis kelkajn homojn, kiuj probable interesiĝus helpi (ĉefe tiuj partoprenintaj en la kreado kaj/aŭ disvolvado de la kursoj). Tiam ni rimarkis ke sama movo okazis flanke de TEJO, do ni senhezite unuigis fortojn kaj daŭrigis la laboron kune.

Manuela Burghelea: – En la komitata listo de TEJO, la ideon sendi formalan plendon al Duolingo iniciatis la estraro. Tiam ankaŭ evidentiĝis ke BEJO havas planojn fari peticion. Kvankam ni ĉiuj estis skeptikaj komence pri la efiko de plendoj kaj peticioj, venis plia instigo al agado kiam Ingryd Oliveira, lernantino trafita de la fermo de la portugallingva kurso, alparolis nin. Okazis konsultiĝoj retkunvene kaj Telegrame, kun reprezentantoj de kelkaj landaj asocioj kaj sekcioj, ankaŭ anoj de la internacia teamo de volontuloj, kiuj laboris por pretigi la hispanlingvan version de la kurso, kiel Mallely Martínez el Meksiko kaj Pablo León el Argentino.

Kion vi volas atingi per la peticio?

Manuela Burghelea: – La mobilizo de esperantistoj por savi la kursojn estas jam en si mem atingo. Oni ofte primokas la Duolingo-generacion pro tio ke ĝi kutimas al facilaj premioj kaj trofeoj, per nura klako, kaj ne kapablas agi en la reala mondo. En la kazo de tiu ĉi kampanjo, kuniĝis lernantoj rekte trafitaj de la fermo de la kursoj, TEJO-aktivuloj kaj esperantistoj de diversaj generacioj. Estiĝis spaco, eĉ se en ĝerma formo, por ke ni eventuale povu kunpensi la estontecon de Esperanto-instruado en la reto. Do, kiel lingvokomunumo, ni certe “gajnas poentojn” per tiu ĉi mobilizo.

Ingryd Oliveira: – Mi komencis aktive partopreni en la renkontiĝoj, donante ideojn kaj strategiojn por daŭrigi la batalon ĝis Duolingo inversigos sian pozicion. Mi estis ankaŭ la unua esperantisto, kiu rimarkis, ke la gvarania kurso malaperis el la platformo. Mi raportis tion al kelkaj membroj de TEJO, kiuj konsentis meti kiel celon en la peticio ne nur la revenon de Esperanto-kursoj sed ankaŭ la revenon de la gvarania, kaj de aliaj lingvoj socie marĝenigitaj.

Pablo León: – La esperantistoj volas montri al Duolingo, ke la kursoj de Esperanto havis signifan influon kaj estis tre ŝatataj fare de lernantoj en tiuj lingvoj. Ili volas atentigi la respondeculojn de Duolingo pri la statistikoj kaj la granda nombro da lernantoj, kiuj utiligis la kursojn por lerni kaj progresi en Esperanto.  Tamen, estas grave kompreni, ke la peticio estas nur unu aspekto de la strategio por influi Duolingon. Ĝi povas esti uzata por atingi publikan konscion, montri la vastan subtenon de la esperantista komunumo, kaj eble krei spacon por dialogo kaj eventualaj intertraktado kun la kompanio.

Duolingo estas komerca kompanio kiu ekzistas por gajni monon, ĉu vi kredas ke ĝi estos influita de peticioj?

Patricio Iglesias.

Patricio Iglesias: – Duolingo naskiĝis kun la klara misio faciligi lingvolernadon. Fermi Esperanto-kursojn kiuj grandparte estas uzataj de junuloj kaj homoj el evolulandoj ne ŝajnas kongrua kun principoj pri socia respondeco kiuj devus gvidi ĉiun nuntempan organizaĵon. Alia punkto multfoje menciita inter la komentantoj de la peticio en Change.org estas la respekto por la laboro de la volontuloj, kiuj sindediĉe donacis svarmon da horoj por krei la kursojn. Kaj kompreneble, sciante ke Duolingo rekonsideras sian liston de kursproponoj regule, estas inde ne prisilenti la fermon de la kursoj.

– Krome, en ĉi tiu epoko en kiu korporacioj kutimas aldoniĝi al la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj al aliaj UN-kampanjoj, ŝajnas vera malkoheraĵo la fermo de la kurso por lerni la gvaranian per la hispana, same okazinta lastatempe. En la deklaracio ni petas ankaŭ ĝian restarigon kaj mencias la gravecon de minoritataj lingvoj kadre de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Indas mencii ankaŭ, ke en la mondo de lingvolernado (aparte vigla en interreto) esperantistoj estas relative influemaj, do konservi tiun amikecon povas faciligi ontajn projektojn.

Manuela Burghelea: – Cetere, estus grave ke Duolingo vidu sian rilaton kun la Esperanto-komunumo kiel interagon reciproke avantaĝan. Eĉ se multaj esperantistoj ne bezonas la kurson de Esperanto ĉar ili jam estas lernintaj la lingvon, ili povas lerni aliajn lingvojn en la platformo danke al la tiom vigla reklamo kiun Duolingo ricevis en nia komunumo (estas ankaŭ mia kazo kiel ĉiutaga uzanto de Duolingo).

Pablo León: – Kompanioj agnoskas ankaŭ la valoron de bona publika bildo kaj konservado de lojala klientobazo. Do, se sufiĉe granda kaj signifa parto de la esperantista komunumo esprimas sian kontraŭstaron, tio povas havi influan efikon. Tamen, estas grave prikonsideri realisme la komercajn interesojn kaj la ekonomiajn aspektojn. La influo de peticioj sur komercan kompanion kiel Duolingo estas ne certa, sed ĝi povas havi ian efikon. Tamen, la alternativaj retaj platformoj povas esti gravaj por helpi evoluigi pli ampleksan kaj daŭran instruadon de Esperanto.


Pli pri la temo

Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo
Rolar para o topo