La partoprenantoj de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino havos la okazon vidi multajn el la simboloj de tiu bela urbo. Inter ili estas la Turo de Antonelli, la rivero Pado, la Mezepoka Vilaĝo, la reĝaj palacoj, la ĉokoladaĵo Gianduiotto kaj la kafo Bicerin.
Sed la simbolo, kiun ili plej ofte renkontos, estas sendube la ‘Torèt’. Torèt signifas malgranda vir-bovo, ne en la itala sed en la lingvo de la regiono, la piemonta. La virbovo mem estas alia simbolo de la urbo.
La torèt-oj estas famaj fontanetoj, kiuj disdonas al ĉiu preterpasanto fluantan akvon ĉiam ajn: la akvo ŝprucas el la fontanetoj senĉese, je ĉiuj horoj kaj tage kaj nokte. Ĉiuj fontanetoj estas verdaj, kaj ĉiuj havas ĉe la supra parto malgrandan kapon de virbovo, el kies buŝo ŝprucas akvo.
Troviĝas pli ol sepcent tiaj fontanetoj tra la urbo. La unuan oni instalis en 1862, la jaron post la unuiĝo de Italujo, kies ĉefurbo estis tiam Torino. La komunumo publikigis decidon pri la instalado de la unuaj 21 gisaj fontanetoj.
Pli ol 160 jarojn post la instalado de la unua torèt, tiuj fontanetoj nun troviĝas en ĉiu kvartalo de la urbo.
Ili estas karaj al la torinanoj, kiuj plurfoje protestis kiam oni proponis iel ŝanĝi la fontanetojn (ekz. la koloron, la materialon el kiu ili estas faritaj, kaj simile). Ekde 2011 troviĝas eĉ interreta aplikaĵo, kiun oni povas uzi por trovi la plej proksiman fontaneton.
Fama ŝerco de la lokanoj konsistas en invito trinki ĉe la “verda virbovo” kvazaŭ tio estus la nomo de multekosta, luksa trinkejo. Kompreneble tio ĝi tute ne estas. Male: temas pri senpaga surstrata fontano. Eble la humuro de la torinanoj tiuokaze ne estas elstara, sed elstara estas ilia elekto de koloro por la fontanoj: la bela, Esperanta, verda koloro.
Kiam vi estos ĉe la Universala Kongreso, ne maltrafu la okazon foti vin apud tiu simbolo de la urbo kaj gustumi la akvon el la Verda Virbovo.
Maurizio ‘Rico’ Giacometto