Kiam Anna proponis al mi la taskon redakti la filmo-rubrikon por uea.facila, mi tre volonte akceptis.
Kiel lingvoinstruanto, kaj eĉ kiel iama lingvolernanto, mi konsideras filmojn ege gravaj por lernantoj. En filmoj oni vidas la rolantojn, aŭdas iliajn voĉojn, oni estas preskaŭ inter ili. Tiel la temo fariĝas pli komprenebla. La spektantoj povas sekvi la okazaĵojn, vidas mem la scenojn, kaj pli rapide komprenas la tuton.
Mia ideo estas, ke la filmoj por uea.facila estu kiel eble plej diversaj laŭ temoj, ĝenroj kaj facileco. Tiel ili taŭgos por ĉiuj niveloj de lernantoj kaj lingvopraktikantoj. Mi deziras atingi spektantojn kun diversaj lingvoniveloj: de la nespertaj komencantoj ĝis tiuj, kiuj kapablas plenumi la plej malfacilajn taskojn. Tial ni montras per steletoj la facilecon de la proponitaj filmetoj.
La taksadon de la facileco plej ofte faras mi, sed mi ankaŭ tre volonte akceptas la opiniojn de la spektantoj. Jen miaj konsideroj: kiom da “malfacilaj” vortoj troviĝas en la teksto, la konstruo de la frazoj, la rapideco de la elparolo, la akĉento, kaj ĉu estas Esperanta subteksto.
Mi klopodas kolekti filmojn kun diversaj temoj kaj ĝenroj: raportojn, intervjuojn, artajn filmojn, amuzajn filmojn, fabelojn, kantojn, poemojn. Indas ekkoni elstarajn esperantistojn, verkistojn, muzikistojn, kaj gravajn eventojn en nia movado. Krome estas interese lerni pri fremdaj kutimoj kaj landoj ekster la nia. Per filmetoj pri literaturo, natursciencoj, tekniko, arkitekturo, ktp, ni akiras ne nur multajn novajn vortojn, sed ankaŭ la kapablon esprimi nin pri diversaj temoj. Kondiĉe, kompreneble, ke la filmeto estas “bona”.
Kion tio signifas? Ĝi estu ĝuinda, ĝi kaptu kaj tenu la atenton de la spektanto. Neinteresa filmo, eĉ se senerara, ne povas ligi nin al la ekrano. Kaj tre gravas, ke ĝi estu komprenebla. Prefere sen ĝenaj gramatikaj eraroj, en normala parolritmo, kun sufiĉe simplaj frazoj, sen tro da nekonataj vortoj, kaj sen forta akĉento.
Bedaŭrinde malofte troveblas en la reto filmeto sen gramatika eraro. Foje mi demandas min, kial oni ne kontroligas la tekston antaŭ ol fari la filmon. Se la eraroj estas multaj, aŭ tro okulfrapaj, kun bedaŭro mi devas rezigni pri la filmo. Mi bonvenigas filmetojn pri niaj klasikaĵoj, kaj ankaŭ verkojn de nuntempuloj: multe da ridigaj rakontetoj, belaj poemoj, kortuŝaj noveloj naskiĝis en Esperanto. Bonŝance, inter ni troveblas tre talentaj filmistoj, kaj mi esperas trovi multajn novajn bonajn filmojn por nia publiko.
Judit Felszeghy