Meze de Germanio estas eta, mil-jara urbo ĉe la suda rando de la montaro Harz. Ĝia nomo estas Herzberg am Harz kaj ĝi ricevis la oficialan kromnomon “la Esperanto-urbo” en 2006. Tie la tre aktiva Esperanto-Centro faras konstantan agadon por la lingvo: varbas, starigas inform-tablojn, organizas Esperanto-kursojn, seminariojn, kunvenojn kaj eĉ kongresojn.
Pro tio multaj Esperanto-parolantoj vizitas la urbon. Ili venas por partopreni Esperanto-eventojn aŭ rigardi la urbon, kie troviĝas multaj ŝildoj, klarig-tabuloj, voj-montriloj ankaŭ en Esperanto por informi turistojn. Multaj homoj venas por ekskursi en la belega regiono, kie estas montoj, riveretoj, grandaj arbaroj, kastelo, multaj malnovaj domoj, ktp.
La Esperanto-Centro havis jam vizitantojn el pli ol 70 landoj, kiuj deziris vidi la riĉajn kolektaĵojn de la biblioteko: librojn, gazetojn, fakliteraturon, sonmaterialojn, filmojn, turismajn broŝurojn, bildkartojn, poŝtmarkojn, afiŝojn, kaj multajn aliajn materialojn. Se vi volus veni al kurso, restadi kaj studi en la biblioteko, aŭ helpi kiel volontulo, vi povos uzi nian gasto-ĉambron, aŭ ni povos helpi al vi trovi tranoktadon je bona prezo en proksimaj hoteloj aŭ feriodomoj. En la ĝardeno de la Esperanto-Centro eblas eĉ tendumi.
En nia ĝardeno vi vidos multajn belajn plantojn. Ekzemple tie floras tulipoj kaj klematito kun la nomo Esperanto, la grimp-rozo Zamenhof, la multkolora Rozo de la Espero, kaj simile. Esperanto-benkoj kaj Esperanto-pavilono invitas por paŭzoj kaj interesaj interparoladoj.
Se vi alvenos al Herzberg per trajno, tuj vi rimarkos inform- kaj salut-tabulojn en Esperanto, vidos monumentojn sur la Esperanto-placo antaŭ la stacidomo, kaj povos sekvi esperantlingvajn voj-montrilojn al la urbocentro. Ĉe la fino de la ĉefstrato troviĝas la Zamenhof-monumento. Apud ĝi estas Esperanto-flago kaj vi povos legi salutvortojn en proksimume 50 lingvoj sur granda vitrotabulo.
Nepre vizitu la urban bibliotekon, kie troviĝas ĉirkaŭ 3000 libroj en Esperanto. La plej fama konstruaĵo en Herzberg estas la Welf-kastelo. En ĝi rigardu la muzeon kaj sur la tria etaĝo ankaŭ la Esperanto-ĉambron, kie okazas ekspozicioj pri la internacia lingvo. Bonvolu uzi la elektronikajn gvidilojn, kiuj klarigas pri la muzeo, historio, ktp. ankaŭ en Esperanto.
Venu al niaj Esperanto-Somerkursoj de la 7-a ĝis la 23-a de julio. Part-tempa partopreno eblos. Ni povos aranĝi por vi tranoktejojn je bona prezo. En la Esperanto-centro vi studos Esperanton kun almenaŭ du spertaj instruistoj. Sed kompreneble vi ne nur studos kaj ĝuos nian grandan bibliotekon, sed ankaŭ festos, ekskursos kaj manĝos!
Bonvenon al vi en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kiu havas multajn proponojn kaj servojn por vi dum la tuta jaro!
Peter Zilvar
Zsófia Kóródy