Kiam mi estis naŭjara, Paĉjo kaj mi eksciis, ke mia patrino havas stomakan kanceron.
Unue, mi ne komprenis, kaj tiam mia patrino klarigis al mi, ke ŝi devas iri al la kliniko, por ke oni forigu malsanon.
Mi iris vidi ŝin ĉiutage en la kliniko, mi faris miajn hejmtaskojn tie, mi rakontis al ŝi pri mia tago, kaj poste mi iris hejmen kun mia patro.
Iun tagon ŝi estis operaciita, kaj tio estis malfacila por ŝi. Mia patrino havis grandan doloron sed mia ĉeesto helpis ŝin venki tion.
Ŝi restis sufiĉe longe en la kliniko. Sed tiam, finfine, iun tagon ni revenis hejmen kune. Mi estis plene ĝoja!!!
Proksimume unu monaton poste, la kuracistoj malkovris, ke ŝia kancero revenis, kaj mia patrino devis reiri al la kliniko. Ŝi denove estis operaciita, sed la kuracistoj ne povis eltiri ĉiujn spurojn de la kancero el ŝia korpo.
Iun tagon, mi alvenis al la kliniko por viziti ŝin, kaj surprizis min vidi multajn homojn moviĝantajn antaŭ ŝia ĉambro. Tie estis homoj, kiujn mi certe vidis iam: miaj familianoj kaj geamikoj.
Mi tuj iris por vidi mian patrinon en la ĉambro. Ŝi estis en tiel malbona situacio, ke ŝi ne povis paroli aŭ moviĝi. Estis terure, larmoj ekfluis el miaj okuloj, kaj mia avino diris al mi, ke mi eliru el la ĉambro. Ŝi komprenigis al mi, ke mi ne devas plori antaŭ mia patrino.
Jen mi vidis mian patron apud la muro, plorantan. Tio estis la unua fojo, ke mi vidis lin verŝi larmojn. Li diris al mi, ke tiun vesperon mi dormos ĉe la onklo, ĉar li observas la situacion de la patrino en la kliniko.
La sekvantan matenon, mia onklino vekis min kaj ŝi havis larmojn en la okuloj. Ŝi diris al mi, ke mia patro volas paroli kun mi telefone.
Mi iris al la telefono. Mia patro havis mildan kaj plor-singultan voĉon. Mia koro tre forte batis, kiam li eldiris la frazon: “Doroteo, mi havas bonan kaj malbonan novaĵon. La bona estas, ke via patrino ne plu suferas, kaj la malbona afero estas, ke ni ne plu revidos ŝin.”
Mi malfacile povis elteni tion sed mi ne havis elekton, kiel multaj aliaj.
Marcelin Luheka