Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la kasacia kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
En januaro, la kasacia kortumo de Kalifornio anoncis sian decidon pri la kazo de la esperantisto Noiĉjo Sekvojo, kiu estis kondamnita al mortopuno antaŭ pli ol tridek jaroj post akuzo pri interalie tri murdoj. La kasacia kortumo komplete nuligis la rezultojn de lia proceso, kaj sekve la juĝon kontraŭ li.
La kortumo deklaris unuanime ke okazis gravaj problemoj en la proceso kontraŭ Noiĉjo, kaj tial nuligis la tutan proceson, inkluzive de la kondamno al mortopuno.
La problemoj, kiujn la kortumo trovis en lia kazo, povas aspekti arkanaj al ne-advokatoj. Sed baze temas pri tio, ke li ne ricevis adekvatan advokatan reprezentadon, kaj la kortumo en 1991 efektive devus garantii tion.
Principe tiu decido estas bona novaĵo por Noiĉjo, kvankam restas multe da necerteco por li. Oni eble iniciatos novan proceson kontraŭ li, kaj eĉ la decido pri tio ne nepre okazos tre rapide. Noiĉjo nun aĝas 71 jarojn, pasigis pli ol duonon de sia vivo en la fifama prizono San Quentin, kaj suferadas pro malsanoj kaj la malliberejaj kondiĉoj.
San Quentin famiĝis interalie pro koncerto kiun Johnny Cash registris tie en 1969, kaj pro la morto tie en 1971 de George Jackson, influa membro de la partio Nigraj Panteroj (Black Panther Party). Ĝi estas la sola prizono en Kalifornio kun ekzekutejo. Ĝi situas rande de la golfeto de San Francisko.
Ne ĉiu ŝtato en Usono permesas mortopunon. Por tiuj, kiuj permesas, ĝenerale pasas jardekoj inter la kondamno kaj la ekzekuto, dum kiuj okazas diversaj apelacioj. En Kalifornio, 30 jaroj estas konsiderataj “averaĝa” daŭro por la apelaciaj proceduroj.
Noiĉjo Sekvojo estas ĉeroka Esperantisto, kiu estis tre aktiva en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, en Eŭropo kaj Japanio same kiel en Usono.
Noiĉjo Sekvojo estas la esperantigo de lia nomo en la ĉeroka, “Nvwtohiyada Idehesdi (N. I.) Sequoyah”. Antaŭ lia aresto li uzis ankaŭ sian anglan nomon, Billy Waldon, kaj multaj esperantistoj eble memoros lin kun tiu nomo. De jardekoj li preferas uzi sian ĉerokan nomon (aŭ ties esperantigitan version).
Li naskiĝis kaj kreskis en Tahlequah, Oklahomo (la ĉefurbo de Ĉerokujo) kaj lernis la ĉerokan hejme de parencoj. Kiel knabo, li jam tre interesiĝis pri lingvoj, kaj pro tio ricevis junaĝe la nomon Sequoyah, omaĝe al la inventinto de la ĉeroka skribsistemo.
La Ĉerokoj estas indiĝena popolo, kiu origine loĝis en la sudoriento de la nuna Usono. Inter 1830-50, la usona registaro forpelis ilin laŭ la tiel nomata Vojo de Larmoj trans la riveron Misisipo, kaj promesis lasi ilin tie en eterna paco. Inter 1890-1907, Usono establis tie la ŝtaton Oklahomo, kaj kuraĝigis setladon de ne-indiĝenoj. Nuntempe 16 procentoj el la loĝantaro de Oklahomo estas indiĝenoj (el diversaj popoloj).
La ĉeroka lingvo estas eble unika inter indiĝenaj lingvoj, pro tio ke ĝi havas skribsistemon kreitan de ĉeroko, ne bazitan je aliaj skribsistemoj. Nuntempe la lingvo havas proksimume 2000 parolantojn.
Noiĉjo Sekvojo lernis Esperanton meze de la 1970-aj jaroj. Kiel marsoldato, li multe propagandis Esperanton surŝipe dum liaj vojaĝoj, ekzemple en Aŭstralio kaj Japanio. Li edziĝis al japana Esperantistino, kun kiu li havas du gefilojn kaj tri genepojn.
En la 80-aj jaroj, lia mararmea posteno portis lin al Eŭropo, kaj li aktivis en la movado tie. En 1981, ekzemple, li partoprenis la kongreson de SAT en Britujo. En 1985, li gvidis karavanon da usonaj junuloj al la Universala Kongreso (kaj IJK) en (tiam Okcidenta) Germanujo.
En Esperantujo li ofte prelegis pri ĉerokaj kaj indiĝen-rajtaj temoj, pri kiuj li pasiis. Li estis aktiva en movadoj por indiĝenaj rajtoj, kaj celis montri la utilon de Esperanto por indiĝenoj, por havi komunan lingvon kiu ne estu la angla aŭ de alia koloniista potenco.
Li iniciatis ampleksigitan version de Esperanto (nomatan Poliespo) kun polisintezaj trajtoj, ĉar laŭ li, tio estus pli akceptebla por indiĝenoj kun polisintezaj lingvoj. Li emfazis, ke li ne volas anstataŭigi Esperanton: Poliespo estas aldonaĵo, kaj ĉiu kiu volas lerni ĝin, devas lerni unue Esperanton.
En 1986 li estis arestita en Kalifornio kaj akuzita je krimoj, pri kiuj li ĉiam asertis sian senkulpecon. Je lia defendo multaj Esperantistoj parolis al la kortumo, pri kaj eĉ en Esperanto. Ŝajnas, ke multaj esperantistoj, kiuj konis lin antaŭ lia aresto, opiniis tre malverŝajna, ke li kulpas pri la akuzoj.
Laŭ raportoj, la etoso en la kortumo tamen estis tia, ke oni male vidis lian Esperantan agadon kiel plian konfirmon de lia frenezeco. En 1991, Noiĉjo estis kondamnita al mortpuno, kaj do restas en prizono ekde tiam.
Pluraj esperantistoj tenis kontakton kun li dum la jardekoj, inter aliaj Vilĉjo Harmon (tre konata usona Esperantisto) ĝis sia morto en 2019. Krome, Sennacieca Asocio Tutmonda iam kolektis monon por li, informis pri li, kaj diversaj SAT-anoj ĉirkaŭ la mondo provis sekvi lian kazon, kvankam ofte malfacilis de ekster Usono.
Se vi volas mem kontribui al la subteno de s-ro Sekvojo, ekzemple skribante al li leteron, vi povas viziti la retejon de lia familio. Tie vi povas ankaŭ trovi iom pli da informo pri li.
Brandon Sowers
Adaptita el la origina versio, aperinta en “Muŝflugilo”, la bulteno de Esperantistoj en Porto.