Ĉiuj scias, ke kruela ideologio – la naziismo – regis en Germanio dum la jaroj 1933-1945 de la pasinta jarcento. Ĝi kaŭzis grandajn suferojn kaj persekutojn en tuta Eŭropo, kaj kondukis al la Dua Mondmilito kun dekoj da milionoj da mortintoj. Tamen, nekredeble, preskaŭ la tuta loĝantaro de la lando akceptis tiun teruran ideologion: nur kelkaj memstaraj personoj kuraĝis kontraŭstari ĝin. Unu el ili estis Teo Jung.
Dum tiu periodo, Teo Jung (1892-1986) estris en la germana urbo Kolonjo malgrandan presejon, kie li eldonadis la gazeton Heroldo de Esperanto. Li mem fondis tiun gazeton en 1920, kaj ĝi fariĝis la plej legata tutmonda periodaĵo en la internacia lingvo. Krome, li aperigis gravajn literaturajn librojn, originale aŭ traduke en Esperanto, kreis kaj gvidis lokajn Esperanto-societojn, kaj instruis la lingvon. Por Teo Jung, Esperanto estis plej efika rimedo por krei interhoman fratecon kaj pacon.
Ĉio fluis senprobleme en lia vivo, ĝis la nazioj akiris la povon: ili unue atakis la pacan internaciismon de Esperanto, poste en 1935 entute malpermesis ĝin. Iun tagon du homoj en la uniformo de Gestapo, la tre timata sekreta polico, eniris la presejon de Teo Jung kaj ordonis al li tuj ĉesi okupiĝi pri Esperanto. Li ne perdis tempon, sed rapide pakis kelkajn havaĵojn; la postan tagon li sidis kun sia edzino en vagonaro direkte al Nederlando, kie Esperanto estis libera.
Teo Jung komencis novan vivon en Nederlando, kie li denove eldonis sian gazeton. Bedaŭrinde, baldaŭ la germana armeo invadis la pacan Nederlandon kaj ankaŭ tie persekutis Esperanton. Teo Jung jam la duan fojon ĉion perdis. Li kaj lia familio vivis ĝis la fino de la milito en premaj kondiĉoj.
Kiam finfine revenis la paco, Teo Jung rajtis reveni al Kolonjo por tie la trian fojon rekomenci sian vivon, sed li preferis resti en sia nova lando por tie denove eklabori por Esperanto. Pli vigle ol antaŭe refloris la gazeto kaj la eldonado de libroj en la internacia lingvo. Li plu aktivis por Esperanto, vizitante ĉiujn Universalajn Kongresojn. La gazeto ĉiam apogis la ĉefan asocion Universala Esperanto-Asocio, precipe kiam ĝi prezentis petskribon pri Esperanto al la Unuiĝintaj Nacioj. (Pli da informoj pri la petskribo aperas en la artikolo “La heroo de Montevideo”.) Per fajraj artikoloj li defendis UEA, kiam ĝi estis fuŝe akuzata dum la periodo de McCarthy en Usono.
Antaŭ ol emeritiĝi, en 1961, li transdonis la gazeton Heroldo al nova eldonantino, Ada Fighiera-Sikorska, kiu daŭrigis lian laboron dum pliaj 34 jaroj. Entute, de 1920 ĝis 1961, malgraŭ la persekutoj kaj interrompoj de la milito, aperis ĉirkaŭ mil numeroj de Heroldo de Esperanto redaktitaj de Teo Jung.
Gian Carlo Fighiera