“Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon”. Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.
La konata nederlanda ĵurnalisto Theo Dersjant tre surpriziĝis, kiam li vidis la anoncon de Etsuo Miyoshi pri Esperanto en la germana gazeto Die Zeit, li rakontas al Libera Folio. La anonco impresis lin, sed ne en la celita maniero. Li opiniis ĝin sekteca.
– Kiel ĵurnalisto, mi volis kompreni, kiu estas malantaŭ ĉi tio. Tio ne videblis en la anonco. Estis retadreso, www.esperanto.net. Ĝi apartenas al Universala Esperanto-Asocio. Sed ili havis nenian rilaton al la anonco. Tio ŝajnis stranga.
Aldone mirigis lin, ke granda parto de la anonco temis pri Etsuo Miyoshi mem.
– Se vi estas japana filantropo kiu volas antaŭenigi Esperanton, kial fari anoncon, en kiu eble duonon de la spaco okupas vi mem, via infanaĝo kaj via rulseĝo. Tio ja neniel rilatas al Esperanto. Ĉio ĉi estas stranga, estiĝas multaj demandoj, kaj tial mi komencis fari telefonvokojn.
Libera Folio: Kiel vi kredas, ke ordinaraj legantoj reagas al ĉi tiuj anonco, se ili entute reagas?
– Honeste dirite, ne funkcias, se oni devas legi la anoncon kvar aŭ kvin fojojn antaŭ ol oni komencas kompreni, kion ili volas. Tio estas la unua afero. La dua afero estas, se mi estus persono, kiu povus interesiĝi pri Esperanto, kien mi iru? Kion mi faru? Mankas konkreta propono. Tion mi trovis tre frapa.
Kiam Theo Dersjant komencis esplori la aferon, li trovis interalie la artikolon de Libera Folio pri la anonckampanjo, kiun li povis legi helpe de reta tradukilo. Li trovis trafa la opinion de Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, kiu estis citita en la artikolo.
– Li diris ke ĝi pensigas pri sekto. Kaj mi opinias ke tio estas tre bona priskribo. Tiu estas la impreso: iaspeca sekto.
Liaj pluaj esploroj kondukis lin al Lu Wunsch-Rolshoven:
UEA plusendas la demandintojn pri la anonckampanjo (”Ni havas nenion por fari kun ĝi”) al Lu von Wunsch-Rolshoven, ”pressesprecher” [gazetara parolisto] de Germana Esperanto-Asocio. Li informas, ke temas pri kampanjo en germanaj (Die Zeit, Frankfurter Allgemeine Zeitung), francaj (Le Monde kaj Les Echos) kaj polaj gazetoj. La tutpaĝaj anoncoj estos sesfoje ripetataj dum la venontaj semajnoj. Li agnoskas trovi ilin iom nefeliĉaj. ”Se mi mem havus centmilon je dispono, mi ne farus en tiu ĉi maniero. Temas pri privata iniciato de iu, kiu entuziasmas pri Esperanto.” Kaj: ”La celo de la kampanjo efektive ne estas tre klara.”
Unu-du minutojn post la telefoninterparolo la ”pressesprecher” retelefonas. ”Jes, vidu, fakte mi volus peti vin teni min iomete en ombro. Ja iom nefeliĉe, sed mi estas ankaŭ privata sekretario de Etsuo Miyoshi, mi helpis lin realigi la anonckampanjon. Kiel gazetaristo de la germana asocio kaj kiel privata sekretario de Miyoshi mi estas en iom malfacila situacio.”
Responde al demando de Libera Folio, Lu Wunsch-Rolshoven konfirmas, ke li nun havas la taskon de privata sekretario de Etsuo Miyoshi, kiun antaŭe prizorgis Atilio Orellana Rojas. Lu Wunsch-Rolshoven ne vidas problemon en tio, ke li samtempe estas gazetara respondeculo de Germana Esperanto-Asocio:
– Mi faras ambaŭ taskojn. Kaj mi ne vidas konflikton, nek nun, nek poste.
Krome laŭ Lu Wunsch-Rolshoven ne veras, ke li helpis aranĝi la anonckampanjon, kiel asertas la nederlanda artikolo:
– Mi ne povas imagi, ke ion tian mi diris, ĉar simple ne estas tiel. Mi eklaboris fine de januaro, tiam la kampanjo estis taskigita.
En sia artikolo Theo Dersjant raportas ankaŭ pri la ekonomiaj problemoj de UEA kaj la decido vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176:
Direktoro Martin Schäffer de UEA sciigas, ke “restrukturado” de la laboro de lia organizaĵo – pli da laboro per interreto – kondukis al tio, ke la oficejo iĝis tro granda. “Ni havis deficitojn inter 2016 kaj 2019, sed ekde 2020 ni denove notas nigrajn ciferojn.” Dum la pasintaj jaroj la personaro jam estis reduktita. “Mi ne ekskludas, ke ni plu tenos malpli grandan oficejon en Roterdamo.”
Pro informoj de Libera Folio, Theo Dersjant ekinteresiĝis ankaŭ pri la konfliktoj ĉirkaŭ la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu volas likvidi la ukrainan ŝtaton, kaj la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kies Facebook-konto deliris pri usonaj nazioj en Ukrainio.
En la artikolo li demandas al Duncan Charters, ĉu la deziro likvidi landon ne estas kontraŭa al la idealoj de la Esperanto-movado, kaj ĉu ne estas problemo, ke la redaktoroj de la oficiala revuo de UEA troviĝas en lando kiu limigas la liberecon de la gazetaro.
Charters respondas, ke la redaktoroj de la revuo estas tre profesiaj kaj “neniam provis influi la legantojn”:
– Aliaj organizaĵoj elektis en tia kazo nomi superan ĉefredaktoron el alia lando, sed tion ni malakceptis. Kvankam en la Esperanto-movado ekzistas diversaj opinioj pri la afero, neniam estis farita formala alvoko por forpreni la eldonaĵon de la redaktoroj. Kun tiu starpunkto ni fakte subtenas “freedom of expression” [liberecon de esprimado], ankaŭ en Rusio.
Charters argumentas, ke la prezidanto de REU neniam postulis la likvidon de Ukrainio, nur la likvidon de la sendependa ukrainia ŝtato:
– Tio efektive laŭ iuj estas malaprobenda, sed ĝi konformas al la linio de la rusa registaro.
La gazeto Argus aperas nur surpapere, sed Theo Dersjant aperigis la tekston ankaŭ en sia Facebook-paĝo.