Ni esperantistoj estas ĉiuj inteligentaj, ĉu ne? La decido lerni la internacian lingvon montras ja pripenseman sintenon.
Sed ĉu vi scias, ke la lernado kaj uzado de fremda lingvo povas plialtigi la mensajn povojn? Kiam oni uzadas fremdan lingvon, la pensomaniero ŝanĝiĝas, kaj oni povas iĝi pli racia kaj pli saĝa!
La fremdlingva efiko
Esploristoj observis kaj studis la diferencon en percepto kaj reago pro uzado de fremda lingvo. Laŭ ilia esploro, la uzado de fremda lingvo kondukas al pli raciaj kaj malpli emociaj reagoj. Ĝi kaŭzas iom da “emocia distanciĝo”, kiu ebligas pli pripenseman konsideradon pri la aktuala situacio. Tion la esploristoj nomas la “fremdlingva efiko”.
La lernado de fremda lingvo plibonigas la kapablon distingi emociajn nuancojn. Ĝi ebligas pli bone reguligi siajn proprajn emociojn kaj sekve plibonigi sian kapablon fari decidojn.
Pensu kaj koncentriĝu
Lernante, parolante aŭ skribante fremdan lingvon, ofte necesas multe cerbumi. Ni batalas mense, ni parkerigas novajn vortojn kaj serĉas la lernitajn vortojn en la memoro. Ni devas elpensi frazojn, traduki ideojn en vortojn, serĉi multajn anstataŭajn esprimojn. Ofte oni devas simpligi siajn pensojn kaj ideojn, kaj ĝustigi sian parolon laŭ sia pli malgranda vortlisto. Oni penas pensi per la nova lingvo anstataŭ per la denaska lingvo. Entute, oni laboregas mense.
Per tiu klopodo, oni plivastigas la mensajn kapablojn. Lernante fremdan lingvon oni lernas akrigi sian koncentriĝon, oni lernas intence moviĝi inter du taskoj, samtempe tenante informojn en la menso. Krome oni ekzercas sian memoron.
Sciencaj esploroj konfirmas tion. En esploro farita en 2014, sciencistoj komparis grupojn de gejunuloj. Tiuj, kiuj scipovis du lingvojn, havis pli bonajn rezultojn en testoj pri koncentriĝado kompare kun tiuj, kiuj scipovis nur unu lingvon. Tio same validis, ĉu ili lernis la duan lingvon denaske aŭ kiel infanoj aŭ kiel junuloj.
Mondrigardo
Uzado de fremda lingvo evoluigas tutmondan sintenon. Oni ekpensas alie kaj vidas per “novaj okuloj”, ĉar oni kvazaŭ naĝas en alia kulturo. Tiel oni perdas siajn antaŭjuĝojn.
Akceptu necertecon
Fremdaj lingvoj ofte enhavas vortojn, kiujn ne eblas traduki precize. Tio helpas nin pli bone rekoni la nuancojn en nia propra lingvo, sed ankaŭ esti pli akceptemaj pri neprecizeco. Kiam oni parolas fremdan lingvon, oni ofte trovas sin en situacioj, en kiuj oni ne perfekte komprenas ĉiun vorton. Tiel oni alkutimiĝas al tiaj situacioj, kaj lernas trakti ilin trankvile, eĉ kiam iuj aferoj ne estas absolute klaraj. Tio estas dezirinda kapablo en sociaj rilatoj, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj okupiĝas pri ia krea laboro.
Ni lernu Esperanton
Se la lernado de dua lingvo estas bona por la menso, estas eĉ pli bone se la dua lingvo ankaŭ kunigas la homaron. Ni lernu Esperanton por progresigi mondajn unuecon, pacon kaj fratecon, kaj samtempe por fariĝi pli raciaj, saĝaj kaj inteligentaj!
Craig Williams
Fontoj:
1. Keysar, B., Hayakawa, S.L. and An, S.G. (2012), ‘The Foreign-language Effect: Thinking in a Foreign Tongue Reduces Decision Biases’, Psychological Science
2. Costa, A., Foucart, A., Arnon, I., Aparici, M. and Apesteguia, J. (2014), ‘“Piensa” Twice: On the Foreign Language Effect in Decision Making’, Cognition, 130(2), 236–54
3. Caldwell-Harris, C.L. (2015), ‘Emotionality Differences between a Native and Foreign Language: Implications for Everyday Life’, Current Directions in Psychological Science, 24(3), 214–19.
4. Wanjek, C. (2014), ‘Learning a New Language at Any Age Helps the Brain’, https://www.livescience.com/46048-learning-new-language-brain.html
5. Robson, D. (2019). ‘The Intelligence Trap: Revolutionise your Thinking and Make Wiser Decisions’, Hodder & Stoughton
6. Thompson, A. (12 December 2016), ‘How Learning a New Language Improves Tolerance’, The Conversation: https://theconversation.com/how-learning-a-new-language-improves-tolerance-68472
7. Pavlenko, A. (2014), ‘The Bilingual Mind’, Cambridge University Press