La Universala Kongreso de Esperanto en 2024 okazos en Arusha, Tanzanio. Tion decidis la estraro de UEA. Tio estos la unua Universala Kongreso en Afriko. La plano kongresi en Tanzanio estas kritikata interalie de Ligo de Samseksamaj Esperantistoj.
La decido pri la loko de la Universala Kongreso 2024 estis nekutime malfrue, sed ne prezentas grandan surprizon – jam de longe la estraro de UEA strebas aranĝi Universalan Kongreson en Afriko.
La invitanto estas la plej nova landa asocio de UEA, Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA). Ĝia aliĝpeto estis akceptita de la komitato de UEA antaŭ sep monatoj, dum la Universala Kongreso en Montrealo.
UEA pli frue jam havis landan asocion en Tanzanio, kun la nomo Tanzania Esperanto-Asocio (TEA). Ĝi tamen ĉesis aktivi antaŭ multaj jaroj. La nova asocio EATA estis fondita en decembro 2019, parte de aktivuloj de la antaŭa asocio. Ĝia aliĝo al UEA daŭris, ĉar UEA ne povis akcepti la originan statuton.
La fine akceptita versio de la statuto laŭvorte ripetas la formulojn en la statuto de UEA pri neŭtraleco kaj respekto al homaj rajtoj. Samtempe EATA sin devigas sekvi ĉiujn leĝojn de Tanzanio, kio evidente estas nepra kondiĉo por ke la asocio povu funkcii.
Kritikantoj de la plano kongresi en Tanzanio tamen atentigas, ke la leĝoj de Tanzanio konfliktas kun baza respekto al homaj rajtoj, ĉar la rajtoj de samseksemuloj estas severe limigitaj. La puno por seksumado de viraj aŭ virinaj paroj en Tanzanio estas tutviva malliberigo. Laŭ enketo de 2007, 95 procentoj el tanzanianoj opinias, ke samseksemo ne estu akceptita de la socio.
La decido kongresi en Tanzanio laŭ la kritikantoj tial malrespektas unu el la longe aplikitaj kriterioj de UEA pri taŭgeco de kongreslando.
En novembro 2022 okazis malferma reta renkontiĝo kun Fernando Maia pri la UK-planoj por 2024. Dum la kunsido reprezentantoj de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj atentigis pri la riskoj. Jam pli frue LSG oficiale petis al UEA, ke oni ne okazigu Universalan Kongreson en lando, kie GLAT-uloj riskas enprizonigon.
En intervjuo de Libera Folio en aŭgusto 2022 Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, forte kritikis la proponon kongresi en Tanzanio:
– Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni. Estus skandalo, se UK estus asignita al Tanzanio. Tiam LSG devus fari siajn konkludojn, ĉar temus pri malrespekto de ĝia kunlabora kontrakto kun UEA.
Universala Kongreso en Afriko aperis en la planoj de UEA antaŭ multaj jaroj. Laŭ ĵusa gazetara komuniko, la estraro de UEA per sia decido “plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA”.
Jam en la komenco de la 1980-aj jaroj oni serioze konsideris okazigi Universalan Kongreson en Afriko. Oni planis ĝin por la jaro 1990, eventuale por Abiĝano en Eburbordo. Tamen fine la ideo tiam estis forlasita, kaj post 1987 ne plu aperis en la diskutoj de la estraro.
Post la rezigno pri UK en Afriko aperis malpli ambicia ideo pri Afrika Kongreso kaj la unua okazis en Togolando jarŝanĝe 1990-91, kun partoprenantoj ankaŭ de aliaj kontinentoj.
La ideo de Universala Kongreso en Afriko ankaŭ ne aperas en la strategia laborplano de UEA por la jaroj 2001–2010, nek en la “Strategia vizio” de 2012 aŭ la strategia laborplano por la jaroj 2013–2017. Pli novan strategian laborplanon UEA tute ne havas. Do almenaŭ en siaj oficialaj strategiaj dokumentoj UEA ŝajne ne deklaris okazigon de afrika UEA “strategia elemento”.
Aliflanke la strategiaj dokumentoj ja plenas de multaj aliaj “strategiaj elementoj”, kiuj neniam estis realigitaj.