Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto

Antaŭ unu jaro komenciĝis la grandskala rusia invado de Ukrainio. Multaj ukrainiaj esperantistoj estis rekte trafitaj de la milito – vivis sub rusia okupacio aŭ fuĝis de siaj hejmoj al aliaj partoj de la lando aŭ eksterlanden. En Rusio la prezidanto de la landa asocio gratulas ĉiujn rusiajn batalantojn.

En decembro esperantistoj en Kijivo renkontiĝis en restoracio por soleni la Zamenhof-tagon.

La 24-an de februaro 2022 komenciĝis la grandskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. Kelkajn tagojn poste Libera Folio intervjuis la esperantiston Ihor Jasinskij, kiu fuĝis de la urbo Ĥarkiv al Nederlando.

– Mi proponis min por la teritoria defendo, sed oni diris ke mi jam estas tro maljuna. Mi estas 64-jara, kaj oni akceptas ĝis 60. Al mi jam tedis sidi sub la tero kaj atendi bombon, li tiam rakontis.

Nun li loĝas en Amsterdamo kaj trovis laboron en granda manĝodeponejo.

– Nun mi kontaktas nur foj-foje kun lokaj esperantistoj en Amsterdamo. Okaze de la trista datreveno mi pensas ke, certe, Ukrainio ne estis tre  bone preparita por la invado sed ankaŭ la helpo estis ne rapida kaj ne tre signifa, bedaŭrinde, li diras.

Natalia Ivanova en Kijivo rakontas, ke la plej multaj esperantistoj restas en Ukrainio, kaj dum la milito daŭre restas en kontakto unu kun la alia.

– Ni ege maltrankvilis kiam ni dum monato ne povis kontakti Ivan en la urbeto Dimer en la regiono de Kijivo. Dimer estis okupita, li loĝis tie dum monato sen elektro kaj akvo, li renkontis la okupantojn, ili venis al la loĝejo kaj serĉis tie “Bandera”, se vi aŭdis tiun nomon. Sed tamen kiam la urbo estis liberigita, haleluja, Ivan restis viva kaj havis tiun barbon teruran, tre similis al Zamenhof.

Alia esperantisto, Svetlana, estis sub okupacio en la regiono de Ĥarkiv, rakontas Natalia Ivanova.

– Ŝi trovis tie sian vunditan amikinon kaj okupiĝis pri tiu vundo. Estis terura afero, ĉar komenciĝis gangreno. Ili telefone kontaktis kun kirurgo kiu diris ke necesas ĉion fortranĉi. Ŝi rakontis al mi ke ŝi ploris kaj tranĉis, ĉar ŝi simple devis tion fari. Poste iu tute freneza volontulo sukcesis alveturi kaj ili venis al Ĥarkivo. La vundita virino restis viva kaj ĉio nun estas en ordo pri ŝi.

Svetlana kune kun sia filino venis al Kijivo kaj dum iom da tempo loĝis tie. Poste, kiam komenciĝis la amasa bombado de elektra infrastrukturo kaj la regiono de Ĥarkivo jam estis liberigita, ŝi reveturis tien, Natalia Ivanova rakontas.

Natalia Ivanova kun kamufla reto kiun ŝi plektis.

– Ŝia loĝejo ĉi tie estas en la naŭa etaĝo kaj ĉio estas dependa de elektro. Se ĝi estas, ĉio estas en ordo. Se ne estas, la lifto ne funkcias, ne eblas ion prepari por la manĝo kaj estas terure malvarme. Ili revenis al la privata domo en Balakleja en la regiono de Ĥarkiv, tie estas pli-malpli normale.

Natalia Ivanova mem en la komenca fazo de la milito fuĝis al okcidenta Ukrainio, sed revenis al Kijivo, kiam la ĉirkaŭa regiono estis liberigita.

– Komence estis terura timo kaj tuta senforto, konstanta maltrankvilo pri parencoj, amikoj, soldatoj, konatuloj, maldeziro manĝi kaj nekapablo dormi. Dum la unua semajno de la milito mi perdis 5 kilogramojn. Nun apetito revenis, sed ekdormi restas problemo.

– Mi trovis por mi stimulon por vivi kaj esti necesa kaj vivi ĝis la venko: mi ĉiutage veturas al volontula organizaĵo, kie homoj okupiĝas pri multaj aferoj por subteni nian armeon. Persone mi plektas kamuflajn retojn.

Almenaŭ du esperantistoj servas en la ukraina armeo. Neniu ukraina esperantisto ĝis nun pereis rekte pro la milito, Natalia Ivanova diras.

– Esperantistoj en Ukrainio ne multas, kaj estas plejparte maljunaj homoj. En vilaĝo apud Buĉa estis unu esperantisto kiu tie travivis la okupacion, sed pri ŝi ĉio estas en ordo.

En Rusio multaj esperantistoj ŝajnas subteni la militon kontraŭ Ukrainio. Tiuj, kiuj ĝin ne subtenas, ĉefe silentas, ĉar malsilentado povus konduki al seriozaj sekvoj.

La 23-an de februaro la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, Aleksandr Lebedev, atentigis la rusiajn esperantistojn okaze de grava nacia festotago:

“Hodiaŭ nia lando festas Tagon de defendanto de la Patrujo. Okaze de la festo mi gratulas ĉiujn, kiuj iam servis aŭ nun servas en nia armeo kaj floto, kaj unuafoje tiujn, kiuj batalas por Rusio ĝuste nun. Mi gratulas ankaŭ laborantojn de armilindustrio kaj ĉiujn aliajn, kiuj klopodas por nia armeo en sia laborkampo. Gloron al vi ĉiuj, fortunon kaj venkojn!”

Evidente ne nur rusiaj esperantistoj simpatias kun la agado de la regantoj en Kremlo. Iu usona esperantisto eĉ decidis translokiĝi al Rusio jam post la komenciĝo de la milito, laŭ informo de Andrej Grigorjevskij en retpoŝta listo de rusiaj esperantistoj:

“En Peterburgo aperis usona e-isto, kiu decidis migri al Rusio. Fluge li atingis Helsinkon, de tie buse veturis al Peterburgo. Peterburganoj renkontis lin, loĝigis, helpis pri la unuatempa adapiĝo. Li nomas sin rusmaniere “David Ivanovich” aŭ mallonge Dave. Li planas ekloĝi ie en Volgio, preferinde en Saransk (pri kiu li legis kiel la plej ekologie pura rusia regiona centro).”

Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto
Rolar para o topo