La japanan esperantistinon HASEGAWA Teru (Verda Majo), 長谷川 テル (1912-1947), la naciistaj regantoj de Japanio konsideris perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Post ŝia morto la ĉina registaro dum multaj jaroj silentis pri ŝi, malgraŭ la forta subteno, kiun ŝi donis al la rezisto de la ĉinoj kontraŭ la japanaj invadantoj per artikoloj en Esperanto kaj per radio-elsendoj en la japana.
Naskiĝinte la 7-an de marto 1912 en la gubernio Yamanashi, ŝi en 1929 ekstudis en la Virina Altlernejo de Nara. Pro siaj maldekstraj opinioj ŝi en septembro 1932 estis portempe arestita kaj fine forigita el la altlernejo.
En somero 1931 Teru komencis lerni Esperanton, per kiu ŝi ligis kontakton unue kun maldekstraj literatur-amantoj en Japanio, poste ankaŭ kun ĉinaj esperantistoj. En 1935 ŝi kontribuis al la ŝanhaja revuo La Mondo per artikolo pri la stato de la virina movado, precipe la subpremo de virinoj en la japana socio.
Pro ilia komuna interesiĝo pri Esperanto kaj literaturo ŝi ekkonis Liu Ren, ĉinan studenton en Tokio. La du geedziĝis en aŭtuno 1936 – sekrete, ĉar Teru timis la malaprobon de siaj gepatroj.
Liu Ren reiris al Ĉinio en marto 1937, kaj Teru sekvis lin en aprilo al Ŝanhajo. La urbo nelonge poste estis atakita de la japana armeo. Teru tuj decidis subteni la viktimojn de la invado. Verkante en Esperanto ŝi ne nur aprobis la “justan reziston” de la ĉinoj, sed ankaŭ klopodis instrui al siaj “japanaj fratoj”, ke ilia malamiko ne estas la ĉina popolo, sed la japana imperiismo. En radio-elsendoj ŝi fortege atakis la propran, japanan registaron. En japanaj gazetoj ŝi pro tio estis atakata kiel “dolĉ-voĉa naci-perfidulino”.
Pro la milito Teru kaj ŝia edzo devis plurfoje ŝanĝi sian loĝlokon, ĉiam per la helpo de esperantistoj. Uzante la plumnomon Verda Majo, ŝi regule verkis artikolojn por la revuo Heroldo de Ĉinio. Ĉe la sama eldonejo aperis ankaŭ ŝia traduko de la kontraŭmilitisma romano Vivantaj soldatoj de Ishikawa Tatsuzō, kaj ŝia aŭtobiografio En Ĉinio batalanta (1945).
La familio, kun intertempe du infanoj, ekloĝis en Jiamusi, Manĉurio, la hejmlando de Liu Ren. Kiam la tria ido estis naskota, Teru eksciis, ke kiam Liu edziĝis kun ŝi, li jam havis ĉinan edzinon. Ŝi ne plu deziris naski. Sekve de abortigo ŝi malsaniĝis, kaj mortis la 10-an de januaro 1947. Tri monatojn poste mortis pro malsano ankaŭ Liu Ren.
En la postmilita Japanio, esperantistoj tuj komencis teni viva la memoron pri Verda Majo. Iom post iom preskaŭ ĉiuj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan; aperis pluraj japanlingvaj libroj pri la vivo de Hasegawa Teru.
En 1979 la revuo El Popola Ĉinio komencis aperigi artikolojn pri ŝi, kaj en aŭgusto de tiu jaro ŝiaj filo kaj filino vizitis Japanion. Filmo komune produktita de japanoj kaj ĉinoj, kun la titolo La sopiranta stelo, prezentis ŝian vivon. Ĝi estis montrita en la japana televido en 1980, poste ankaŭ en Ĉinio.
En 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino publikigis la 500-paĝan kolekton Verkoj de Verda Majo. La postan jaron la geedzoj estis enterigitaj en la “tombejo de martiroj” en Jiamusi. Sur la tomboŝtono aperis la vortoj “Batalanto por internaciismo Verda Majo”. En 1983 aperis ĉinlingva memorlibro pri ŝi.
Ulrich Lins