La polento-tranĉaĵo, Domo ‘Scaccabarozzi’, Casa Scaccabarozzi en la itala, estas fama konstruaĵo en la urbo de la venonta Universala Kongreso, Torino. Ĝi estas tre kara al la torinanoj kaj oni kutime nomas ĝin ‘la polento-tranĉaĵo’. Kial? Nu, ĝi estas unu el la plej strangaj konstruaĵoj iam ajn faritaj.
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Civico13.jpg
La unikan konstruaĵon planis Alessandro Antonelli. Li estis la sama fama arkitekto, kiu konstruigis la turon, kiu estas la simbolo de la urbo kaj de la Universala Kongreso de Esperanto en 2023, la Mole Antonelliana.
La polento-tranĉaĵo ricevis sian originalan kromnomon pro la flava koloro de la muroj kaj pro sia unika formo. Ĝia plano similas al ne-ordinara, malregula kvarlatero, kun flankoj longaj je 16m, 5m, 16m, 54cm. Tiuj formo kaj koloro memorigas ĝuste pri polento-tranĉaĵo. Kaj vi bone legis: la kvara flanko havas la mezuron de nur 54 centimetroj!
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Scaccabarozzi_02.jpg
Nuntempe la fama konstruaĵo estas art-muzeo kie oni povas ĝui ekspoziciojn, precipe pri moderna arto.
Ĉu vi sciis pri la polento-tranĉaĵo? Kaj ĉu vi iam ajn vizitis ĝin? Se ne, nepre faru tion ĉi-jare, okaze de la Universala Kongreso!
Maurizio ‘Rico’ Giacometto