“ É o sentido que os homens conferem à sua existência, é
seu sistema global de valores que define o sentido e o valor da velhice. Inversamente:
através da maneira pela qual uma sociedade se comporta com seus velhos, ela
desvela sem equívoco a verdade – muitas vezes cuidadosamente mascarada – de seus
princípios e de seus fins.”
(Simone de Beauvoir, “A
Velhice”, 1970)
Devemos todos refletir sobre a velhice, arauto de nossa finitude.
É preciso coragem e serenidade para olhá-la de frente e tentar decifrar seu
sentido. A maioria de nós desvia os olhos, perturbado.
O velho a toca com sua mão trêmula. Estará em confronto com
seu passado, com suas escolhas, com seus equívocos e conquistas. Estará
pacificado se puder olhar para seu percurso de vida com tolerância e certo
humor. Não se sentirá, assim, obrigado ao confronto e à resistência, mas à estóica
aceitação: “Que fiz da minha vida?”
O jovem a vê sempre distante, esquecido de que o tempo é uma
espécie de ilusão. A cada passo, deveria submeter-se ao exercício de certa pergunta:
“Quê pensarei disto daqui a algumas décadas?”
À sociedade, esta espécie de abstração inquieta e
caprichosa, caberia a tarefa de consultar a História e a consciência coletiva
(outra abstração), em busca de uma prestação de contas: “Quê tenho feito de
meus velhos?”
Pois ali mesmo, na próxima esquina, a Indesejada nos
espreita…
la heroldo
“La senco, kiun la homoj donas al sia
vivo, ilia tuteca sistemo de valoroj, estas tio, kio difinas la sencon kaj la
valoron de maljuneco. Inverse: per la maniero, kiel iu socio kondutas rilate
siajn maljunulojn, ĝi nepre malkaŝas la veron — ofte zorge maskitan — pri siaj
principoj kaj pri siaj celoj.” (Simone de Beauvoir, “La Maljuneco”,
1970)
Ni ĉiuj devas mediti pri la maljuneco, heroldo
pri nia finiĝemo. Necesas kuraĝo kaj sereneco por rigardi ĝin alfronte kaj
klopodi deĉifri ĝian sencon. Plej multaj inter ni deturnas la okulojn,
perturbitaj.
Maljunulo ĝin tuŝas per sia tremetanta
mano. Li alfrontas sian pasintecon, siajn elektojn, siajn misfarojn kaj
konkerojn. Li estas en paco kun si mem se li povas rigardi al sia vivovojo kun
toleremo kaj bonhumoro. Tiel li ne sentos sin devigita al kunpuŝiĝo kaj
rezistado, sed al stoika akceptemo: “Kion mi faris el mia vivo?”
Junulo vidas ĝin ĉiam for, forgesinte,
ke la tempo estas iaspeca iluzio. Post ĉiu paŝo, li devus sin submeti al la
ekzerco de demando: “Kion mi pensos pri ĉi tio post kelkaj jardekoj?”
Al la socio, ĉi tiu speco de malkvieta,
kapricema abstraktaĵo, koncernus la taskon konsulti la Historion kaj la
kolektivan konsciencon (alian abstraktaĵon), serĉe de ia kvitiĝo: “Kion mi
faradas el miaj gemaljunuloj?”
Ĉar jen ĉe la proksima stratangulo, la
Nedezirata nin gvatas…