Sabaton la 21-an de januaro, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo organizis sian 5-an legoklubon. Tiuokaze ni invitis italan poeton Tiberio Madonna paroli pri siaj verkoj.
Dudek kvar samtempaj partoprenantoj povis legi poemojn de Tiberio Madonna, kiu afable disponigis ilin en sia blogo http://pomojverdaj.blogspot.com. La plimulto de la partoprenantoj jam legis liajn poemojn, tiel ke ni povis interese debati pri kiel, kial, de kiam Tiberio verkas. Ni pasigis longan tempon per lia poemo premiita de la Belarta Konkurso de UEA “Renkonto kun la trompo”, kiu estas ne tuj komprenebla sen eta klarigo.
Tamen eĉ sen klarigo, tiu premiita poemo aparte kortuŝas legantojn! Ni parolis pri poemo verkita omaĝe al Paula Silas, pri lia fabelo “Historio de ĉapelo”, kaj pluraj aliaj poemoj.
Ni pasigis bonegan literaturan momenton en agrabla kaj amika etoso. Ni ĉiuj deziras al Tiberio la plej grandan sukceson pri estontaj verkoj !
Nia legoklubo estis registrita de Debora Rossetti. Jen jutuba ligilo : https://youtu.be/ShNl6oAp9hg
Amike,
Mark Ĵiro