Year: 2022

a inquisição e o queijo

 

Minha amiga Lourdes Camelo me presenteou com um livro
curiosíssimo, publicado pela primeira vez em 1976 : “O queijo e os vermes”, de
André Ginzburg (Companhia de Bolso, 13ª reimpressão). O tema é a exaustiva
pesquisa sobre o processo inquisitorial do herege Menocchio, moleiro de Friuli,
na Itália do século 16.

A mim sempre pareceu misteriosa a Santa Inquisição. Nunca
compreendi bem o fundamento histórico e doutrinário da Igreja durante aquele
sombrio período. Este livro me clareou um pouco a ignorância. Não havia
doutrina, havia puro e simples obscurantismo. Importava apenas perseguir e
punir, com base em teologia impenetrável. E o mais curioso: também os hereges
flutuavam em delírios especulativos sobre Deus e as divindades.

Apenas um exemplo das ideias de Menocchio: “(…) tudo
era um caos, isto é, terra, ar, água e fogo juntos, e de todo aquele volume em
movimento se formou uma massa, do mesmo modo como o queijo é feito de leite, e do
qual surgem os vermes, e esses foram os anjos. (…) e entre todos aqueles
anjos estava Deus.”
   

Aprendi que os interrogatórios inquisitoriais eram apenas
trocas de insensatez religiosa. Aliás, não se tratava de religião, mas de grosseiro
jogo de poder político.

O ponto mais interessante do livro é a busca incansável das
fontes em que Menocchio possa ter buscado suas ideias hereges. Segundo Ginzburg,
foi uma mistura de cultura oral e escrita, uma vez que o moleiro – fato
decisivo e raro, na época – sabia ler e escrever.  E do modo todo particular como ele lia. O
historiador busca nos livros da época os indícios de onde ele pode ter
encontrado o fermento para suas ideias transviadas. Estimulado pelos livros,
tentava pensar por conta própria, numa busca labiríntica. Eis o grande pecado
mortal: tentar pensar por si mesmo.

Ginzburg ressalta que o fenômeno só ocorreu em decorrência
da maior de todas as invenções: a imprensa, que colocou livros na mão de um
moleiro de alma simples.

Acabou queimado, claro.

 

la
inkvizicio kaj la fromaĝo

 

Mia
amikino Lourdes Camelo donacis al mi tre kuriozan libron, publkikigitan
unuafoje en la jaro 1976: “La fromaĝo kaj la vermoj”, de André Ginzburg
(Eldonejo Companhia de Bolso, 13-a represo). La temo estas la senlaca esplorado
pri inkvizicia procezo pri la herezulo Menocchio, muelisto en Friuli, en
ltalujo, en la 16-a jarcento.
Al mi ĉiam aspektis mistera la Sankta Inkvizicio. Mi neniam bone komprenis la
historian kaj doktrinan fundamenton de la Eklezio dum tiu ombra tempo. Ĉi tiu
libro iom klarigis mian nescion.  Ne troviĝis doktrino, sed simpla
obskuro.  Gravis nur persekuti kaj puni, surbaze de nepenetrebla teologio.
Kaj plej kurioze: ankaŭ la herezuloj ŝvebadis en spekulativaj deliroj pri Dio
kaj diaĵoj:

Jen
unu sola ekzemplo pri la ideoj de Menocchio: “(…) ĉio estis ĥaoso, tio
estas, tero, aero, akvo kaj fajro kunaj, kaj el tiu tuta amaso moviĝanta
formiĝis maso, same kiel fromaĝo estas farita el lakto, kaj el ĝi ekestas
vermoj, kaj tiuj estis la anĝeloj. (…) kaj inter ĉiuj tiuj anĝeloj estis
Dio.”

Mi
lernis, ke la inkviziciaj demandadoj estis nur interŝanĝo de religia
sensencaĵo. Cetere, ne temis pri religio, sed pri kruda ludo de politika
potenco. La plej interesa punkto en la libro estas la senlaca serĉado pri la
fontoj, kie Menocchio eble trovis siajn herezajn ideojn. Laŭ Ginzburg, tio
estis miksaĵo de parola kaj skriba kulturoj, ĉar la muelisto — fakto decida kaj
tiutempe malofta  — scipovis legi kaj skribi. Kaj pri la tute aparta
maniero, kiel li legis. La historiisto serĉis en la tiutempaj libroj indikojn
pri tio, kie li eble trovis la fermenton por siaj devojiĝintaj ideoj. Stimulite
de la libroj, li klopodis pensi per si mem, en labirinta irado. Jen la granda
mortiga peko: klopodi pensi per si mem.

Ginzburg
substrekas, ke tiu fenomeno okazis nur pro la plej granda el ĉiuj inventaĵoj:
la presarto, kiu metis librojn en la manojn de simplanima muelisto.

Kompreneble,
li estis bruligita.

sabedoria

 

 
PSV – jul 2022
 
 
 

Floriu de novo o velho abacateiro.

Há décadas, a cada inverno, ele se veste de dourado sob o
céu azul e seco de julho. Milhares de florezinhas amarelas formam uma grande
coroa de ouro sobre a folhagem espessa. Espetáculo silencioso e exuberante, que
antecede a longa e generosa entrega dos frutos amanteigados.

Com seu tronco espesso e enrugado, o velho abacateiro nada
exige. Não espera sequer o nosso olhar de admiração e enlevo. Apenas floriu,
mais um ano; apenas frutificará com abundância, mais uma estação.  Pontual e exato. Sereno e altaneiro.
Imperturbável.

A cada floração, acode-me pensar em quem o plantou. Alguém
que o regou e dele cuidou, durante sua vegetal infância. Não tenho dessa pessoa
a menor informação, mas nutro pelo desconhecido a mais profunda gratidão.
Também ele deu ao mundo um tesouro, sem nada pedir em troca. 

E ele seguiu o exemplo de seu anônimo pai plantador.

Como é sábio o velho abacateiro!

 

 

saĝeco

 

Denove
ekfloris la maljuna avokadarbo.

De
jardekoj, ĉiun vintron, ĝi sin vestas per ora koloro sub la blua, seka, julia
ĉielo.

Miloj da
flavaj floretoj formas grandan oran kronon sur la densa foliaro. Silenta,
grandioza spektaklo, kiu antaŭas la longan, grandaniman transdonadon de la
buterecaj fruktoj.

Kun sia
dika, sulkita trunko, la maljuna avokadarbo nenion postulas. Ĝi ne esperas eĉ
nian rigardon de admiro kaj emocio.
Ĝi nur ekfloris, unu plian jaron; nur fruktdonos
abunde, unu plian sezonon.
Akurata
kaj preciza. Serena kaj fiera. Neskuebla.

Je ĉiu
nova florado, venas al mi la penso pri la homo, kiu ĝin plantis. Kiu ĝin
akvumis kaj prizorgis, dum ĝia vegetala infanaĝo. Mi ne havas pri tiu homo eĉ
plej etan informon, sed mi nutras pri la nekonato plej profundan dankemon.
Ankaŭ li donis al la mondo trezoron, kaj nenion petis redone.

Kaj ĝi
sekvis la ekzemplon de sia anonima plantisto-patro.

Kiel saĝa
estas la maljuna avokadarbo!

cidades mortas renascem

 

 
PSV jul 2022
 

Elas já foram chamadas “cidades mortas”. Silveiras, Areias,
São José do Barreiro, Bananal e outras conheceram o fausto e o poder, no final
do império;  o ostracismo e a decadência,
nas décadas seguintes. Com a mudança das rotas e do jogo econômico, ficaram esquecidas,
no “fundo do Vale do Paraíba”. A melancolia tomou conta daquele belo pedaço de
Brasil, cheio de história.

Monteiro Lobato morou e trabalhou naquela região, no início
do século 20, e descreveu com força trágica as cidades mortas. Enganou-se. Não
estavam mortas, estavam adormecidas. Um século depois, estão a renascer, agora
revitalizadas por nova riqueza – a de sua cultura e de um povo obstinado que
sobreviveu e se multiplicou.

Estive em Areias, no último fim de semana, e pude ver. A
cidade está bonita, refeita, bem cuidada e cheia de gente inteligente e sensível.
Ouvi palestras e debates sobre o valor histórico daquela região, que o Brasil
tem obrigação de preservar e ampliar. Vi gente sábia e bem articulada a falar
de arte, de solidariedade, de literatura, de cultura. Fiquei encantado com a
Casa de Cultura da cidade, onde ocorreu o evento. Não vi político fazendo
campanha eleitoral, mas vi professores e artistas falando da educação, de sua
nova visão histórica sobre o renascimento de sua cidade. 

 

 


 PSV jul 2022

Na vizinha São José do Barreiro, era festa. Entre as delícias, bolo de pinhão e uma pequena orquestra de
viola caipira, a tocar na praça. Gente do povo, guardando suas tradições.

As cidades mortas estão renascendo. Convém conferir.

 

 

MORTINTAJ
URBOJ RENASKIĜAS

 

Oni
jam nomis ilin “mortintaj urboj”. Silveiras, Areias, São José do Barreiro,
Bananal kaj aliaj urboj, en la ŝtato San-Paŭlo, iam konis riĉecon kaj povon, dum la fino de
la brazila imperio; ostracismon kaj dekadencon, dum la sekvintaj jardekoj. Pro
la ŝanĝoj en la vojoj kaj ekonomiaj fortoj, ili estis forgesitaj en la “fundo
de la Paraíba-Valo”. Melankolio kaptis tiun belan pecon de Brazilo, plenan de
historio.

Monteiro
Lobato* loĝis kaj laboris en tiu regiono, en la komenco de la 20-a jarcento,
kaj priskribis kun tragika forto la mortintajn urbojn. Li eraris. Ili ne estis
mortintaj, sed endormiĝintaj. Post unu jarcento, jen ili renaskiĝas, nun
revivigataj per novaj riĉaĵoj — sia kulturo kaj ia obstina popolo, kiu
postvivis kaj multobliĝis.

Mi
vizitis la urbon Areias, dum la  ĵus pasinta semajnfino. La urbo estas
bela, reformita, bone zorgata kaj plena de inteligentaj kaj sentemaj homoj. Mi
aŭdis prelegojn kaj diskutojn pri la historia valoro de tiu regiono, kiun
Brazilo devas konservi kaj plivastigi. Mi vidis saĝajn, lertajn homojn
parolantajn pri arto, solidareco, literaturo, kulturo. Mi estis ravita de la
Domo de Kulturo de tiu urbo, kie okazis la evento. Mi ne vidis politikistojn
farantajn paroladojn kun balota intereso, sed mi vidis instruistojn kaj
artistojn, kiuj parolis pri edukado, pri sia nova vidpunkto pri la historio kaj
pri la renaskiĝo de sia urbo.
En la najbara urbo São José do Barreiro, okazis festo. Inter la bongustaĵoj,
kuko el pinfruktoj kaj eta orkestro de kamparanaj gitaroj, kiu ludis en la
centra placo. Popolanoj, gardantaj siajn tradiciojn.
La mortintaj urboj renaskiĝas. Indas interesiĝi.

 

*Monteiro Lobato (1882-1948): fama brazila
verkisto, 

kiu naskiĝis en la ŝtato San-Paŭlo.

mar inatingível

 
PSV jun 2022
 
 

Minha casa não fica ao pé do mar.

Da janela diviso a poderosa montanha,

a névoa, os pássaros ruidosos, o tímido cão,

 e estremeço pela
ausência do fluido mar.

No entanto, o que está longe me sustenta.

O desejo remoto,

a veleidade insustentável,

o verso nunca traçado,

o pensamento exilado,

o som  subterrâneo.

A nostalgia do mar inatingível.

O essencial não fica ao pé de mim.

Também se vive do que não se tem.

 

 

Neatingebla
maro

 

Mia
hejmo ne staras apud la maro.
Tra la fenestro mi vidas la potencan montaron,

nebulon, bruemajn birdojn, timeman hundon,

kaj
mi ektremas pro foresto de la fluida maro.

Tamen,
min subtenas tio, kio staras for.

La
fora deziro,

la
netenebla frivolo,

la
neniam verkita verso,

la
forpelita penso,

la
subtera sono.

La
nostalgio de neatingebla maro.

La
esenco ne staras apud mi.

Oni
vivas ankaŭ el tio, kion oni ne havas.

 

Rolar para o topo