La premio Laŭro de la Akademio por 2022 estis aljuĝita al la sveda verkisto Sten Johansson por la verko Sesdek ok.
La Akademio de Esperanto donas la premion al libro arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo. Ĝi estis aljuĝita la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro).
Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭro-folioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto “laŭro” estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco.
La ĉi-jara ricevanto de la premio, la romano Sesdek ok, estis eldonita de Mondial en Novjorko. Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta la francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francujo. Li intermiksas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas por ilustri diversajn politikajn movadojn kaj individuajn konvinkiĝojn.
La jaro 1968 estis grava okazo, kiam populariĝis novaj ideoj kontraŭaj al tiuj de la “reganta klaso”. La ĉef-rolulo de la romano estas esperantisto, sed ĝia plej interesa aspekto estas la priskribo de la etoso de tiu jaro sesdek ok.
Ĉi tiu libro estas certe rimarkinda, tamen ĝi estas sufiĉe longa, kaj eble tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. En nia pasintjara artikolo pri la Laŭro de la Akademio ni konsilis: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon kiu ricevis la ĉi-jaran Laŭron.
Intertempe eblas legi artikolojn pri aliaj libroj de Sten Johansson en ĉi tiu retejo. Tiuj verkoj estas sufiĉe famaj en Esperantujo kaj certe taŭgas kiel progresigaj libroj: Vojaĝo kun Katrina kaj La krimo de Katrina.
Sesdek ok. Sten Johansson. Mondial, Novjorko, 2020, 185 paĝoj, 22cm. ISBN: 9781595694126. Prezo: 20,40 €
Maurizio Giacometto (‘Rico’)