Nova festo: Kvanzao

La Movado por Civitanaj Rajtoj estis politika movado en Usono de 1954 ĝis 1968, kiu agadis kontraŭ la diskriminacio pro raso. Kvankam sklaveco en Usono finiĝis jam en 1865, la vivo estis ankoraŭ tre malfacila por multaj nigraj usonanoj (nomataj afrik-usonanoj). Por ili estis malfacile trovi laboron, edukiĝi en universitato, aĉeti domon, eĉ esti servataj en restoracio. Danke al la agado de la Civitan-rajta Movado finfine ekestis leĝoj, laŭ kiuj ne plu estis permesate trakti homojn malegale pro ilia haŭt-koloro.

La Civitanrajta Movado ankaŭ naskis novan ferion: Kvanzaon (Kwanzaa). La vorto Kwanzaa venas de la esprimo matunda ya kwanza en la svahila lingvo, kiu signifas “unuaj fruktoj”. Multaj el la tradicioj de Kvanzao estas bazitaj sur rikolto-festoj en diversaj afrikaj kulturoj.

Kvanzao estis kreita en 1966 de Maulana Karenga, profesoro pri afrik-rilataj studoj. (Afrik-rilataj studoj okupiĝas ĉefe pri la historio, kulturo kaj politiko de afrik-devenaj popoloj ekster Afriko, kaj ankaŭ en Afriko mem.)

D-ro Karenga deziris starigi kutimon laŭ kiu afrik-usonanoj povos festi siajn proprajn atingojn. La ferio festas afrikan kulturon kaj antaŭenigas unuecon en la afrik-usona komunumo. Ĝi okazas de la 26-a de decembro ĝis la 1-a de januaro ĉiujare.

Dum Kvanzao, homoj flamigas kandelojn en kinara (kandelingaro), montras tradician afrikan arton, kaj pripensas la sep gvidajn principojn, aŭ Nguzo Saba, de la festo. Tiuj principoj estas jenaj:

umoja (unueco);

kujichagulia (decidado pri la propra vivo);

ujima (komunaj laborado kaj respondeco);

ujamaa (kooperativa ekonomio);

nia (celo);

kuumba (kreado);

imani (fido).

Kvanzao ne estas religia festo, sed okazo por pripensi la pasintecon kaj antaŭĝoji pri la estonteco. Ĝi ofte estas festata per renkontiĝoj inter amikoj kaj familioj, kiuj kune manĝas kaj ĝuas muzikon, dancadon, kaj aliajn kulturajn tradiciojn.

Myrtis Smith

Nova festo: Kvanzao
Rolar para o topo