Post la sukcesa kongreso en Montrealo, la Universala Kongreso (UK) revenos al Eŭropo, la unuan fojon post la pandemio.
Post iom pli ol sep monatoj okazos en la bela nord-itala urbo, Torino la 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi daŭros de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023. Kongresanoj povos ankaŭ partopreni en antaŭkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj. La organizantoj atendas multajn partoprenantojn kaj antaŭĝojas bonvenigi ilin.
Jam nun eblas aliĝi al la UK. Partoprenontoj, kiuj aliĝos ĝis la 31-a de decembro 2022, ĝuos la plej malaltajn kotizojn. Se vi estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio, la kotizoj estos eĉ pli malaltaj. La precizaj kostoj dependas de la lando en kiu vi loĝas, do kontrolu ilin en la retejo de UEA.
Laŭ la unuaj informiloj pri la kongreso, Torino estas “urbo, kiu vin surprizos”. Kial? Torino ne estas tiel bone konata kiel Romo, Florenco aŭ Venecio. Sed ĝi ja estas antikva urbo, la unua itala ĉefurbo, grava industria kaj komerca centro, riĉa je arto, historio kaj kulturo. En Torino troviĝas mondfamaj muzeoj, kaj krome ĝi estas itala ĉefurbo de aŭtoj, kin-arto, ĉokolado kaj kafo.
Sidejo de la Olimpiaj Vintraj Ludoj de 2006, la urbo tre aktive organizis ankaŭ aliajn internaciajn eventojn. Inter tiuj estis “Eŭropa kanto-festivalo” en 2022, grava teniso-konkurso, kaj internacia libro-kongreso.
Torino estis kaj estas centro de enmigrado. Tial ĝi estas plurkultura urbo, loko de varma akceptado, kie la ensociigo de novaj alvenintoj simbolas la fundamentajn homajn valorojn de malfermiteco kaj frateco. Ne estas surprize do, ke la 108-a UK havos la temon “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj”.
La kongresejo estos la internacie fama Torina Politeknika Universitato, kiu havas pli ol 160 jarojn da historio. Ĝi estas unu el la ĉefaj teknikaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 36 000 studentoj.
Sed estas multege pli da aferoj por malkovri en la urbo kaj regiono. Do, ne perdu tempon: aliĝu nun al la kongreso kaj antaŭĝoju viziti la “urbon, kiu vin surprizos”.
Maurizio Giacometto (‘Rico’)