Alma Ida Karlin (1889 – 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, etnologo, poeto, ĵurnalisto, tradukisto, poligloto, mondvojaĝanto kaj kolektanto. Malgraŭ forta handikapo, ŝi estis inter la unuaj eŭropaj virinoj, kiuj sole vojaĝis tra la tuta mondo.
Ŝi famiĝis inter la du mondmilitoj kiel la plej legata germanlingva vojaĝ-verkistino, kaj estis nomumita por la Nobel-premio pri Literaturo en 1933.
En sia hejmurbo Celje (tiama Jugoslavujo, nuna Slovenujo) Alma estis la sola germanlingvano, kiu malkaŝe kontraŭbatalis la naziojn (kaj ankaŭ kritikis komunismon). Tamen, ŝi restis preskaŭ nekonata en sia propra lando ĝis la jaro 1991, kiam Slovenujo sendependiĝis. Tiam ŝiaj verkoj estis retrovitaj kaj tradukitaj en la slovenan.
La hejma lingvo de Alma estis la germana. Ambaŭ ŝiaj gepatroj estis ŝtatoficistoj, kaj la patrino instruis la germanan en lernejo. Alma do parolis kaj verkis ĉefe en la germana.
Kiam ŝi estis infano, ŝi ofte malsaniĝis, sed poste ŝi trapasis ekzamenon por fariĝi instruistino de la angla kaj franca. En 1908 ŝi vojaĝis al Londono, kie ŝi vivtenis sin kiel tradukisto kaj instruisto de la germana. Tie ŝi daŭre studis la anglan kaj francan kaj lernis ankaŭ la norvegan, danan, hispanan, italan, rusan kaj latinan. Ŝi poste lernis la ĉinan, japanan, svedan, kaj sanskriton. Krome, ŝi ellernis Esperanton kaj komencis studi la araban kaj la persan.
Pro sia aŭstra-hungara civitaneco, dum la Unua Mondmilito ŝi devis fuĝi de Britujo kaj loĝis portempe en Svedujo kaj Norvegujo, kie ŝi studis etnologion kaj natursciencon. Reveninte al Slovenujo ŝi verkis eseojn, artikolojn kaj romanojn, fondis lingvolernejon, kaj komencis kompili vortaron en dek lingvoj.
Inter 1919 kaj 1927 ŝi faris tutmondan vojaĝegon. Ŝi reportis hejmen multajn interesajn objektojn, kiuj estas nun videblaj en muzeo en Celje. Dumvojaĝe ŝi ofte suferis pro mono-manko kaj malsato.
Publika havaĵo, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=42126581
Post ok longaj jaroj, ŝi revenis hejmen pro malsaniĝo de sia patrino. Kvankam ankaŭ ŝi re-malsaniĝis, Alma restis tre aktiva kaj multe prelegis en la tuta Eŭropo. Ŝi verkis romanojn pri malproksimaj landoj, artikolojn, poemojn kaj aliajn verkojn. Pluraj el ŝiaj verkoj ankoraŭ ne estas eldonitaj.
Ekde 1941 ŝia verkaro estis malpermesita en Germanujo. Oni arestis ŝin dum la nazia okupado kaj sendis ŝin al malliberejo. Ŝia kunulino, Thea Schreiber-Gamelin, havis utilajn kontaktojn, kaj per ilia helpo Alma sukcesis reveni hejmen. Ĝis la fino de la milito, ŝi loĝis en Dalmatio. Tamen ŝia domo estis konfiskita de la ŝtato kaj ŝi devis vivi en tre simplaj kondiĉoj kune kun Thea.
Alma Karlin verkis pli ol 37 librojn, pli ol 500 poemojn, kaj plenskribis multajn not-kajerojn. Ŝi ankaŭ kolektis ŝtofojn, artaĵojn, kaj plantojn. Ĝis nun aperis 78 el ŝiaj verkoj; la plejmulto estas troveblaj en la Nacia Universitata Biblioteko de Slovenujo kaj en la Ŝtata Biblioteko en Berlino. Kelkaj verkoj estas interesaj ankaŭ por etnologoj, ĉar ŝi atente priskribis la kulturojn de la multaj diversaj popoloj, kiujn ŝi renkontis dum sia eksterordinara vivo.
Maurizio Giacometto (‘Rico’)