La Esperanto-muzeo

La Esperanto-muzeo en Vieno estis fondita en 1927 de la aŭstra esperantisto kaj eksa fervojisto Hugo Steiner (1878–1969). Ĉar Esperanto estis tre populara en tiu tempo, la registaro, kaj ĉefe la tiama kanceliero de Aŭstrio, subtenis ĝian fondadon.

En 1928 la muzeo oficiale fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ĝia inaŭguro okazis en la fama Prunksaal (Pompa Salono) de la biblioteko en la sekvonta jaro. Ekde sia fondiĝo la muzeo ankaŭ funkciis kiel dokumenta centro kun biblioteko kaj arkivo.

Post kiam la nazioj aneksis Aŭstrion en 1938, la Gestapo fermis la muzeon. Laŭ Adolf Hitler, Esperanto estas “universala lingvo de judoj”, per kiu la “monda judaro” celas superregi la tutan mondon.

Post la Dua Mondmilito, en 1947, la Esperanto-muzeo remalfermiĝis en la malnova palaco Hofburg ĉe la centro de Vieno. En 2005 ĝi translokiĝis en la proksiman palacon Palais Mollard (Herrengasse 9), kie ekzistas idealaj kondiĉoj en sekuraj kaj klimatizataj ĉambroj por la biblioteko, la arkivaĵoj kaj la muzeaj objektoj.

La Esperanto-muzeo ĉefe prezentas la historion de Esperanto kaj montras ĝian mondvastan signifon kaj multflankan aplikon, sed ĝi ankaŭ donas superrigardon pri aliaj planlingvoj. En moderna konstanta ekspozicio aperas ne nur okultrafaj afiŝoj, gravaj publikaĵoj kaj specialaj objektoj – kiel ekzemple insignoj kaj vendo-reklamiloj – sed ankaŭ filmoj kaj interaktivaj komputiloj.

Dum sia preskaŭ 100-jara ekzisto la biblioteko de la Esperanto-muzeo, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 Kolekto por Planlingvoj, konstante kreskas. Nuntempe ĝi estas la plej granda kolekto de planlingvoj kaj la plej ampleksa Esperanto-biblioteko en la mondo, kun pli ol 150 000 bibliotekaj objektoj. Inter tiuj estas multaj gazetoj kaj revuoj, kiuj estas gravaj fontoj por la historio de planlingvoj kaj de Esperanto. La Kolekto por Planlingvoj ankaŭ enhavas multenombrajn fotojn, afiŝojn kaj gazetartikolojn. Krome ĝi konservas plurajn postlasaĵojn, precipe de verkistoj, tradukistoj kaj sciencistoj, sed ankaŭ arkivojn de asocioj, ekzemple tiun de Universala Esperanto-Asocio.

Eblas viziti la legosalonon de la kolekto de lundo ĝis vendredo. Krome, la granda nombro de ciferecaj dokumentoj estas daŭre alirebla en la retpaĝo de la biblioteko – je ĉiu horo kaj de ĉiu loko en la mondo.

Romana Holtemayer

La Esperanto-muzeo
Rolar para o topo