La Ĝemelaj Urboj havas la celon proksimigi popolojn malsamlandajn (kaj plejparte malsamlingvajn) per kreo de rektaj amikaj rilatoj inter unuopaj civitanoj kaj organizitaj grupoj. Ĉu tio ne bone konformas al la celoj de ni esperantistoj?
Krom tio, en Eŭropa Unio, interurba ĝemeliĝo estas stimulata per publikaj subvencioj kaj pli facilaj proceduroj. Tial, laŭ mi, ĝemeliĝo de urboj estas la plej rekta kaj fruktodona maniero por kunlabori kun la publikaj instancoj. Tiel ni montras niajn organizajn kapablojn kaj ankaŭ la efikon de Esperanto kiel ilo por interkompreniĝo.
La problemo de Esperanto, kaj de la Esperanto-movado, estas, ke la neesperantistoj ofte taksas ĝin neserioza kaj bagatela. Ili kredas, ke ĝi estas nura ludilo. Laŭ mi, aktivaj movadanoj devas montri la malon: ke Esperanto estas serioza afero, kaj ĝiaj aktivuloj agas serioze.
En 2011 la Esperanto-grupo en la germana urbo Darmstadt invitis la grupon de Breŝo (Brescia), Italujo, partopreni en la oficialaj festoj por la 20-jariĝo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La grupo en Breŝo entuziasme ekaktivis, kaj pri tio informis la lokajn instancojn, kiuj gratulis nin pro nia memorganizado.
Dum la postaj jaroj ni produktis Esperantajn bildkartojn de nia urbo, kiujn ni sendis al la geamikoj en Darmstadt kaj Troyes. Kiam, en 2016, enamiĝinte al nia urbo pro la multnombraj bildkartoj, la Darmstadtaj geesperantistoj vizitis Breŝon, ni aperigis artikolojn en la urbaj gazetoj kaj informis la instancojn.
En 2017 Breŝo gastigis la nacian kunvenon pri la centjara datreveno de la morto de Zamenhof. La ĝemelurbaj geamikoj estis gravaj gastoj apud la urbestraro kaj la universitata direktoro.
Tute nature Breŝo estis elektita kiel kongresa sidejo por 2022, kaj same nature la kongresa temo rilatis al ĝemelaj urboj. La urbestro promesis, ke “la instancoj faros ĉion eblan por sukcesa kongreso”. Tion oni efektive faris.
Ĝemelaj Urboj estas, laŭ mi, ŝlosilo por eniri la publikan pordon. Tiel ni montras al la urbo, kaj al la urbaj instancoj, ke esperantistoj estas pli ĝemelemaj ol la ordinaraj civitanoj, kaj ke ni kapablas (tre bone) aktiviĝi por idealo. Ni ankaŭ pruvas, ke uzi la Internacian Lingvon rimarkinde faciligas la kontaktojn inter ĝemelaj urboj.
Tial mi pledas por la afero de Ĝemelaj Urboj. Mi rekomendas, ke ĉiuj bonŝancaj Esperanto-grupoj loĝantaj en ĝemela urbo tuj ekaktiviĝu por realigi konkretajn kontaktojn. Se la urbo ne jam havas ĝemelon, la Esperanto-grupo proponu ĝemeliĝon kun urbeto kun aktiva Esperanto-grupo, laŭeble samtempe en ambaŭ urboj. Ĉiam esperantistoj kontaktu kaj rekontaktu la urbestron kaj urbestraron, kaj ĉefe sin montru pli aktivaj ol la tipaj civitanoj.
Ĉiam tenu kontaktojn kun la lokaj amaskomunikiloj, substrekante, ke por esperantistoj ĝemelurbaj kontaktoj estas aparte facilaj.
Luigi Fraccaroli