A Sala São Paulo apresentou recentemente o Concerto para mão
esquerda, de Maurice Ravel (1875-1937), executado pela OSESP e pelo solista Cédric
Tiberghien. Todo mundo devia ver e ouvir, e depois procurar outras performances
no Youtube. Trata-se de uma experiência estética única – além de uma mensagem
de vida. Dezoito minutos de música fascinante, composta a pedido do pianista
austríaco Paul Wittgenstein (1887-1961), que perdera o braço direito na guerra. A
dança vertiginosa da mão sinistra não monta apenas três sequências rítmicas em
contínuo de extraordinária exigência técnica, mas parece também dizer ao
ouvinte expectador: “Não se queixe; enfrente!”.
MESAĜO DE LA MALDEKSTRA MANO
La brazila koncertejo Sala São
Paulo antaŭ nelonge prezentis la Konĉerton por la maldekstra mano, de
Maurice Ravel (1875-1937), plenumita de OSESP (simfoniorkestro) kaj la pianisto
Cédric Tiberghien. Ĉiuj devus vidi kaj aŭdi ĝin, kaj poste serĉi aliajn
plenumojn en Youtube. Temas pri unika estetika sperto — krom mesaĝo pri la
vivo. Dek ok minutoj da fascina muziko, komponita laŭ peto de la aŭstra
pianisto Paul Wittgenstein (1887-1961), kiu perdis sian dekstran brakon en la
milito. La vertiĝeca danco de la maldekstra mano ne kunmetas nur tri
ritmajn sinsekvojn laŭ kontinuaĵo de eksterordinara teknika postulo, sed ŝajnas
ankaŭ diri al la aŭdanto-spektanto: “Ne plendu; alfrontu!”.