Ĵus finiĝis la 22-a kongreso de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) en la urboj Hódmezővásárhely kaj Szeged en Hungarujo. La unua kongreso de UMEA okazis en Krakovo, Pollando, en 1977, kaj de tiam ĝi estas aranĝata en ĉiu dua jaro.
Dum la kongreso – de la 13-a ĝis la 17-a de julio 2022 – okazis prelegoj kaj prezentadoj en kvar lingvoj: en la angla, Esperanto, la hungara kaj la pola.
Dum la malfermo de la kongreso en la urbodomo de Hódmezővásárhely, la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio Gyöngyi Mézes (Perlo Miela) salutis la ĉeestantojn dulingve (Esperante kaj hungare). Ŝi esprimis sian esperon, ke la ne-esperantlingvaj prelegontoj mem spertos la utilon de Esperanto en medicino kaj la sciencoj. La loka televido ĉeestis la okazon kaj intervjuis plurajn el la ĉeestantoj.
La partoprenantoj ankaŭ vizitis la urbon Szeged por festi la 60-an datrevenon de la Hungarlanda Esperanto-Muzeo kaj la Esperanta fako de la regiona biblioteko. Tie dum la venonta monato eblos viziti ekspozicion pri la Internacia Medicina Esperanto-Kongreso kaj pri la historio de Esperanto; krome estos ekspozicio de pentraĵoj de esperantistaj artistoj.
La kongreso okazis ne nur surloke sed ankaŭ rete. Pluraj prelegantoj ne povis ĉeesti, sed prezentis sian prelegon rete. Ankaŭ studentoj kaj profesoroj de la Jagelona Universitato en Krakovo partoprenis la aranĝon. La Jagelona universitato estas partnero de la universitato de Szeged kadre de la projekto Erasmus+.
Gyöngyi MÉZES / Perlo Miela