A certa hora da
quieta madrugada, soaram-me batidas à janela, e um sussurro:
– Não vem me ver?
Era Selene, de voz e luz leitosa, a derramar-se pelo
quintal. Fui ver. Cada folha reverberando
alvura no ar fresco de outono. Sonolentos, vieram comigo os cães, seus
notórios amigos.
– Você está bonita!
– Gostou do meu brinco novo?
De fato, havia uma sombra de lado, no rosto redondo da moça.
Uma sombra curva, a desenhar nela um acréscimo de mistério. De vez em quando,
passava uma pequena nuvem, depois Selene ressurgia feliz, exibida e graciosa.
– Já se vai?
– Vou, minha cara. Amanhã nos revemos, e nos próximos dias,
e meses, e anos. Nos veremos principalmente nos sonhos, quando você poderá usar
atavios ainda mais formosos.
Voltei para a cama, com a impressão de que Selene sorria.
la
eklipso
Iun
kvietan malfruan horon en la nokto, eksonis al mi frapoj sur la fenestro, kaj
susuro:
—
Ĉu vi ne venos vidi min?
Tio
estis Seleno, laktovoĉa, laktoluma, kiu etendiĝis sur la domkorto. Mi iris. Ĉiu
folio relumis per blanko en la malvarmeta aero aŭtuna. Dormemaj venis kun mi la
hundoj, ŝiaj tradiciaj amikoj.
—
Ci estas bela!
—
Ĉu al vi plaĉas mia nova orelringo?
Efektive,
kuŝis ombro flanke de la ronda vizaĝo de la junulino. Ia kurba ombro, kiu
bildigis sur ŝi iom pli da mistero. Iam kaj iam preterpasis eta nubo, poste
Seleno reaperis feliĉa, sinmontrema kaj gracia.
—
Ĉu vi jam foriras?
—
Mi iras, kara. Morgaŭ ni revidos unu la alian, kaj en la proksimaj tagoj, kaj
monatoj, kaj jaroj. Ni vidos nin reciproke en sonĝoj, kiam ci povos surporti
ornamaĵojn eĉ pli belajn.
Mi
revenis en la liton, kun la impreso, ke Seleno ridetas.