Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto.
Ĵus aperis ĉe la eldonejo Palgrave Macmillan ampleksa antropologia studo pri la Esperanto-movado kun la titolo Esperanto Revolutionaries and Geeks (”Esperantistaj revoluciuloj kaj stranguloj”). En sia pritakso Monica Heller, profesoro pri antropologio kaj iama prezidanto de American Anthropological Association, skribas:
”Esperanto Revolutionaries and Geeks” estas legologa etnografiaĵo pri alternativaj imagoj pri tempo kaj spaco inter esperantistoj. Ĝi identigas liberalajn kaj radikalajn formojn de rezisto al la limigoj de instituciigitaj naciaj normlingvoj – kaj tiel al la hierarkiaj naciŝtatoj mem. La esenco de Esperanto ne estas utopia perfekteco, sed prefere demokratia partopreno en komunumo.
Libera Folio petis la aŭtoron mem rakonti pri la nova, unika studo.
Libera Folio: Bonvolu rakonti iom pri vi mem kaj kial vi verkis ĉi tiun libron.
– Mi nomiĝas Guilherme Fians kaj mi estas antropologo kaj docento pri antropologio ĉe la Universitato de Brasília. Mi komencis la esploron kiu rezultis je tiu libro en 2015, kadre de mia doktoriĝo pri socia antropologio en la Universitato de Manchester.
– Kiam mi komencis lerni la lingvon, mi renkontis homojn kiuj neniam vojaĝis eksterlanden kaj kiuj ne havis konkretajn planojn uzi Esperanton internacie. Tamen, tiuj homoj entuziasme parolis pri la Universalaj Kongresoj, pri Esperantujo, pri la Esperanto-movado, pri samideanoj. Ili parolis pri spertoj kiujn ili neniam havis kaj neniam intencis havi. Pro mia kontakto kun tiuj homoj, mi scivolis pri tio, kio ekzistas ĉirkaŭ kaj pere de Esperanto krom la lingvo mem. Fine, mia studado de la lingvo venigis min al antropologia esploro pri esperantistoj kaj Esperantujo.
– Mi ne sukcesis trovi en la faka literaturo la respondojn kiujn mi serĉis. Fakuloj kiel Roberto Garvía, Probal Dasgupta, Humphrey Tonkin kaj Ida Stria provizis min per interesaj elirpunktoj por ekkompreni Esperantujon kiel socian fenomenon, sed mi decidis serĉi respondojn al aliaj demandoj miaj: post kiam oni lernas tiun lingvon, pri kio oni parolas? Kiam oni parolas kun esperantistoj el la sama lingva kaj nacia fono, kial oni uzas Esperanton por diskuti pri kelkaj temoj kaj nian denaskan lingvon por diskuti pri aliaj?
Pri kio temas via libro?
– Temas ĉefe pri mia klopodo kompreni kiel Esperanto statas nuntempe kiel ilo por politika agado en Okcidenta Eŭropo, ĉefe en Francio. Notu, ke mi naskiĝis kaj lernis Esperanton en Brazilo, kie la lingvo estas forte ligita al spiritismo. Pro tio, multaj el la esperantistoj, kiujn mi konis en tiu lando, estas spiritistoj, kiuj uzis Esperanton por diskuti pri reenkarniĝo, kiel fari bonon, kiel konsideri homojn el la tuta mondo kiel fratojn, kaj tiel plu. En Eŭropo, la historio de Esperanto estas plejparte alia, pro la sinteno kiu kunigas la lingvon kaj maldekstrajn politikajn vidpunktojn. Kiam mi transloĝiĝis al Eŭropo, tiu maniero sperti Esperanton estis nova por mi, kaj mi volis lerni pli pri tiu ligo inter lingvo kaj politiko.
– Tiusence, la ĉefaj demandoj kiujn mia libro celas respondi estas: dum, en la unua duono de la dudeka jarcento, Esperanto estis forte ligita al anarkiismaj, komunismaj kaj pacismaj politikaj agadoj, kia estas la politika graveco de Esperanto en la dudek-unua jarcento? Dum Esperanto estas kelkfoje prezentata de siaj subtenantoj kiel ”la lingvo de la estonteco” kaj ofte rigardata de siaj kontraŭuloj kiel apenaŭ uzata ”lingvo de la pasinteco”, kiel statas la nuneco de Esperanto? Kadre de la populariĝo de Duolingo, Amikumu kaj de la signifa uzado de Esperanto en la interreto, kian efikon ciferecaj komunikiloj havas sur la dinamikon de ĉi tiu parolkomunumo?
– Tiusence, mia libro analizas ĉefe la nuntempajn Esperanto-movadon, parolkomunumon kaj lingvo-uzadon, sed ĉiam konsiderante la pasintecon de Esperanto kaj la esperojn de esperantistoj pri la estonteco de la lingvo. Tio inkluzivas rigardon al la manieroj kiel esperantistoj ofte raportas malesperon pri la lingvo kaj movado.
Kiel vi faris vian esploron? Kiel vi kolektis la informojn?
– Antropologoj kolektas datumojn ĉefe pere de metodologio nomata etnografia terenlaboro. Esence, temas pri kunvivado: se oni volas kompreni la vivmanieron kaj pensmanieron de specifa socia grupo, oni devas lerni la lingvon parolatan de tiu grupo, loĝi kie ili loĝas, kaj manĝi, labori kaj festi kiel ili. Tiusence, mia esploro baziĝis plejparte sur etnografia terenlaboro inter esperantistoj – kiu inkluzivis plej ofte paroli, diskuti, kunsidi kaj vojaĝi. Tio estis mia unua defio: kie fari tian esploron, se esperantistoj estas preskaŭ ĉie, sed koncentritaj nenie? Kompreneble mi ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn internaciajn aranĝojn. Tamen, tiuj eventoj konsistas el eksterordinaraj momentoj de la vivo de esperantistoj, kaj ne vere esprimas iliajn ordinarajn manierojn uzi la lingvon.
– Pro mia bezono elekti kernan studlokon, mi elektis Francion, ĉefe Parizon, pro du kialoj. Unue, pro la politika graveco de Francio en la frua historio de la Esperanto-movado. Due, ĉar Parizo gastigas sidejojn de pluraj aktivaj Esperanto-asocioj: SAT, SAT-Amikaro, Espéranto-France, Espéranto-jeunes kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio – krom pluraj neformalaj aranĝoj ekster la asocia medio. Estante en Parizo, mi ĉiam havis Esperantajn kunsidojn, klasojn, babilrondojn kaj politikajn debatojn por ĉeesti kaj esplori.
– Dum tuta jaro, mi kunvivis kun esperantistoj kaj komprenis kiel (kaj je kiu grado) Esperanto enkadriĝis en ilia vivo. Pro la fakto ke la uzado de la lingvo en la interreto iĝis pli kaj pli grava, mi neatendite esploris ankaŭ kiamaniere esperantistoj (ĉefe junuloj) uzas retajn lingvo-kursojn, sociajn retojn kaj aplikaĵojn por esperantumi. Por profundigi mian komprenon pri la kunteksto kaj historio, mi ankaŭ esploris la arkivojn de kelkaj el la supremenciitaj asocioj, de la Nacia Biblioteko de Francio, privatajn arkivojn de esperantistoj kaj, dum kelkaj semajnoj en Roterdamo, arkivojn en la Biblioteko Hector Hodler. Fine, mi intervjuis kelkajn el la plej aktivaj esperantistoj kiujn mi ekkonis en Parizo, en Roterdamo, rete kaj dum kongresoj.
Ĉu via libro celas ĉefe lingvistojn kiel legantojn?
– Ankaŭ lingvistojn, sed ne nur. Krom analizi lingvopolitikon, ciferecajn komunikilojn kaj la konstantan (re)kreadon de la Esperanta parolkomunumo, mi uzis Esperanton kiel elirpunkton por engaĝiĝi je fakaj debatoj pri naciismo kaj internaciismo, antropologia teorio, la historio de komunikiloj kaj aliroj al tempo, espero kaj malespero inter subtenantoj de sociaj movadoj. Kompreneble kelkaj ĉapitroj de la libro enhavas pritraktojn kiuj interesos ĉefe socilingvistojn, sed pluraj aliaj ĉapitroj dialogas pli, laŭ ties fakaj fonoj, kun antropologoj, sociologoj, historiistoj kaj fakuloj pri komunikado. Kompreneble, ĉar esperantistoj estas la bazo kaj fokuso de mia analizo, tiu enhavo estas ankaŭ por la parolantoj de la lingvo mem!
Kiuj estas la plej interesaj faktoj kaj malkovroj en la libro?
– Ekde mia unua vizito al Parizo, en februaro 2016, mi estis surprizita de la malespero de kelkaj membroj de Esperanto-asocioj pri la estonteco de la lingvo. Tiu vizito al Parizo estis la unua fojo kiam mi aŭdis bedaŭron de esperantistoj pri malplenaj asocioj, pri junuloj kiuj ne plu interesiĝas pri la lingvo, kaj pri la malplifortiĝo de la rilatoj inter Esperanto kaj maldekstraj politikaj vidpunktoj.
– Samtempe, mi konsciis pri la ”duolinganoj”, la idoj de Duolingo kaj pri la vigleco de Esperanto en la interreto, sed mi ne tuj trovis tiujn homojn en Parizo. Post iom da tempo, mi kontaktis junan esperantiston el Parizo pere de Facebook, kaj ili venigis min al alia Esperantujo – kiun tiam mi apenaŭ konis. Vizitinte drinkejojn kaj partopreninte festojn kun kelkaj el tiuj homoj, mi interesiĝis pri la relativa manko de dialogo inter tiuj du aĝogrupoj, svage difinitaj kiel ”la junuloj” kaj ”la maljunuloj”. Plurfoje membroj de asocioj uzas sociajn retojn, Amikumu kaj Telegram por esperantumi, sed asocianoj malofte elektas la interreton kiel kernan lokon por esperantumado. Aliflanke, junaj esperantistoj en Parizo konscias pri la ekzistado de asocioj, sed malofte interesiĝas membriĝi kaj partopreni regulajn kunsidojn.
– Unu el miaj eltrovoj kiuj plej kaptis mian atenton estis tio: malgraŭ la fakto ke kaj junuloj kaj maljunuloj lernas kaj parolas la saman lingvon, ili malofte uzas tiun lingvon por paroli unu kun la aliaj. Dum iam Esperantujo alfrontis skizon inter la neŭtrala kaj la maldekstra movadoj, ŝajne nuntempe tiu skizo estas ĉefe inter junuloj kaj maljunuloj – kaj iliaj respektivaj movadoj.
Ĉu vi malkovris ion kio surprizis vin? Aŭ eble surprizus aliajn esperantistojn?
– Tio, kio plej surprizis kaj amuzis min, estis kiel la Leĝo de Tonjo efektive realiĝas en konversacioj en Esperanto – kaj mi argumentas ke la realiĝo de tiu leĝo ja rilatas al la maldekstraj politikaj vidpunktoj historie ligitaj al Esperanto. Vidu, ekzemple, la angla-devenan vorton “drone”. Dum Esperanto-diskuto en Francio – kiun mi analizas en la libro – homoj ĉesis paroli pri politiko por paroli pri lingvo kiam iu menciis gvatadon fare de “drones” en Irano: ĉu en Esperanto oni diru “drono” (sed kolizias kun “droni”), “droneo” (rekta adapto de la angla vorto) aŭ “spavo” (senpilota aviadilo, kiel proponas la Reta Vortaro)? Kiu el tiuj ebloj estas la plej fundamenta? Samkiel francaj esperantistoj ofte sin demandas, kiu vorto estas la plej facile komprenebla de azianoj.
– En Esperanto, denaskuloj ne estas rigardataj kiel aŭtoritatoj pri lingvo-uzo. Vortaroj en Esperanto – vidu PIV, ekzemple – estas ofte taksataj ”tro francaj” aŭ ”tro anglaj”. Do, esperantistoj dubas la aŭtoritaton de denaskuloj kaj de vortaroj pri lingvaj aferoj kaj ofte taksas la Akademion de Esperanto malbone funkcianta. Fronte al tio, kiu estas la nuna aŭtoritato pri lingvaj aferoj en Esperanto? Kiu rajtas nomi aferojn ne nomitajn de Zamenhof?
– Tio kreas interesan fenomenon: en konversacioj en Esperanto, homoj ofte deflankigas la diskuton al debato pri vorto-uzo kaj gramatikaĵoj, precize ĉar esperantistoj provas kun-konstrui la lingvon dum ili uzas ĝin.
Intervjuis Robert Nielsen