En 2021 la Akademio de Esperanto decidis doni premion al elstara libro eldonita dum la antaŭaj kvin jaroj. La nomo de la premio estas Laŭro de la Akademio.
Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭrofolioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto laŭro estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco.
La Laŭro de la Akademio estas nova premio, kiun oni aljuĝis la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro). Ĝi estas premio al libro en Esperanto arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo.
La unua ricevanto de la premio estas la romano Mi stelojn jungis al revado, de rusa verkisto Mikaelo Bronŝtejn, eldonita de Eldonejo Impeto. Tiu libro rakontas la fruajn jarojn de la Soveta Esperanto-movado tra la okuloj de pluraj roluloj. Oni sekvas ilin de la esperplenaj jaroj tuj post la Revolucio ĝis la teruro de la vivo sub Stalino.
La 570-paĝa libro estas mirinda verko, tamen ĝi verŝajne estas tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. Nia konsilo: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon de Mikaelo Bronŝtejn.
Intertempe eblas legi la artikolon de Ulrich Lins en ĉi tiu retejo: Kiel transvivigi Esperanton en Sovetunio. La artikolo rakontas la vivon de Ernest Drezen, kiu aperas kiel rolulo ankaŭ en la premiita romano.
Mi stelojn jungis al revado. Mikaelo Bronŝtejn. Impeto, Moskvo, 2021 (2-a eld.) 571 paĝoj, 21cm. ISBN: 9785716103153 Prezo: 39.00 €