La 15an de decembro 2021 la Odesa Nacia Scienca Biblioteko organizis retan konferencon, dediĉitan al nia lingvo kaj movado en la ukraina kaj la rusa lingvoj.
Tiu evento estis destinita por neesperantistoj. Ni rakontis pri Esperanto, pri Ludoviko, pri renkontiĝoj de esperantistoj… Ni ankaŭ montris malnovajn kaj modernajn Esperantajn librojn el la nacia biblioteka kaj personaj kolektoj.
Odeso