Ĵazo estas muzika stilo, kiu evoluis en Usono fine de la 19-a jarcento. Ĵaz- muziko miksas elementojn de pluraj muzikstiloj per diversaj instrumentoj. Improvizado, kiam ludantoj kreas muzikon surloke, estas grava aspekto de ĵaza prezentado.
Sed provi difini ĵazon estas kiel provi difini Usonon: la renkontiĝo de kulturoj, la cikatroj de sklaveco; ĝi estas ideo, kiun neniu unuopa homo kreis kaj neniu posedas. Antaŭ hiphopo, antaŭ rokenrolo, ĵazo estis la originala muziko de la popolo.
Ĵazo naskiĝis en Nov-Orleano, Luiziano. Ĝi komenciĝis kiel la muziko de sklavoj. Sklavoj ne rajtis konservi siajn afrikajn identecojn aŭ kulturojn. Ili esprimis sin muzike miksante la sonojn el siaj hejmlandoj en Afriko aŭ Antiloj, la spiritan muzikon de preĝejoj, usonan popolmuzikon, kaj eŭropajn klasikaĵojn.
Malmultaj nigruloj en la pasinteco lernis kiel legi aŭ skribi muzikon. Ili devis kompensi tiun mankon ludante laŭ-orele kaj improvizante. Tio parte klarigas, kial ekestis tra la lando apartaj regionaj formoj de ĵazo.
Estas multe da diversaj opinioj, pri kiu alportis ĵazon al Eŭropo. Ofte okazis, ke blanka artisto prezentis la muzikon de nigraj artistoj kvazaŭ li mem verkis ĝin. La fonografo estis la plej nova kreaĵo de la moderna teknologio komence de 1900, kaj tio helpis disvastigi la sonon. Blankaj kaj nigraj muzikistoj ofte koncertis eksterlande. Nigraj armeaj muzikistaroj koncertis tra la tuta mondo, disvastigante la sonon de ĵazo.
Dum ĝia populareco kreskis, ĝi influis ĉion de politiko ĝis arto kaj modo. Ekzemple, ĉar la muziko estis farita por dancado, la rigidaj vestaĵoj portataj en tiu tempoperiodo ne funkciis. Homoj bezonis malpli rigidajn vestaĵojn por povi moviĝi libere. Ĉi tio rezultigis novajn stilojn de vesto kiel la konataj virinaj roboj de la 20-aj jaroj. Ĉar pli da artistoj komencis aldoni voĉon al sia muziko, ĵazo malfermis la pordon por ke ankaŭ virinoj okupiĝu pri muziko profesie.
Ĉie, kie ĝi aŭdiĝis, unu afero estis klara: ĵazo estis la muziko de la popolo. Ĝi estis muziko de energio kaj emocioj. Ĝia tre improvizata stilo permesis al la homoj ĉie esprimi siajn kulturan identecon kaj socian frustriĝon. Ĵazo ofte estis ankaŭ la muziko de protestado. Iuj ŝtatoj timis tion kaj konsideris, ĉu malpermesi la muzikon.
En 2011, la 30-a de aprilo estis nomumita kiel Internacia Tago de Ĵazo.
Myrtis Smith