Devante fari verk-ekzercon pri la temo “Valoraj artaĵoj”, mi unue deziris certiĝi pri la signifo de la vorto valora. Jen ĝi: “havanta konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon”.
Nu… tiu difino validus por multegaj artaĵoj. Mi tamen tuj pensis pri artikolo, kiun mi legis antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi temas pri itala artisto, Salvatore Garau, kaj ties artaĵo Io Sono (Mi Estas).
Ĉu lia kreaĵo havas konsiderindan meriton? Jes ja! Ĝi entenas ecojn pro kiuj la artisto meritas multajn laŭdojn… aŭ mokojn kaj insultojn.
Ĉu ĝi havas konsiderindan kvaliton? Kompreneble! Ĝi forte impresas la sensojn de siaj spektantoj kaj senfine ilin paroligas.
Ĉu ĝi havas konsiderindan prezon? Juĝu mem: ĝi estis vendita, la 18-an de majo 2021, por 14820 eŭroj. Prezo ne tre alta por artaĵo de fama artisto, ĉu ne?
Sed eble vi scivolas pri ĝi, se vi ankoraŭ ne aŭdis aŭ legis pri Io Sono?
Jen do: temas pri artaĵo… nevidebla!
Kaj iu elspezis preskaŭ 15000 € por akiri tiun nevideblaĵon!
La artisto tamen donis al la aĉetinto siajn konsilojn: la “kreaĵo” estu starigita meze de malplena ĉambro, en kvadrato 1,50 metrojn ĉiuflanke, markita per surplanka glubendo.
Valora artaĵo, ĉu? La akirinto nepre atentu ne difekti ĝin okaze de polvosuĉado de la ejo…
Sed mi subite memoras, ke la titolo de mia verk-ekzerco estas “Valoraj artaĵoj”, do necesas plurale pritrakti la temon. Jen do plia artaĵo: Nothing (Nenio), de usona artisto, Tom Miller; ankaŭ ĝi estas nevidebla!
Ĉu vi jam imagis la kulminon de tia trompo? Miller akuzis Garau pri plagiato!
Ĉiujare la aperantaj artaĵoj fariĝas pli kaj pli frenezaj!
Pascal Vilain