Kio estas via ŝatokupo? Por mi ĝi estas riparado de malnovaj vestoj.
Mi ŝatas kudri mane aŭ per kudromaŝino. Riparado estas ne nur ŝatokupo, sed pli signifa agado por mi. Ĉar mi pensas, ke el malnova afero mi kreas novaĵon; mi revivigas aĵojn jam mortajn, forĵetitajn de la homoj. Tiu agado kontribuas iomete eĉ por plibonigi la mondon.
Ĉu vi scias, kiom da vestoj estas forĵetitaj dum unu jaro en via lando? Kaj post la forĵetado, kien iras tiuj vestoj?
Ĉiujare ĉirkaŭ 100 miliardoj da vestoj estas produktitaj en la mondo, kaj 3,3 miliardoj el ili estas forĵetitaj. Gigantaj kvantoj da forĵetitaj vestoj alvenas en Akro, Ganao, kie estas la grandega bazaro “Kantamanto”. Sed eĉ tie 40% de la importitaj vestoj el pluraj landoj ne estas venditaj en la bazaro, sed denove forĵetitaj sur la stratojn, kie ili finiĝas apud la hejmoj de la loĝantoj. Aliaj estas ĵetitaj en la riveron. Tial amaso da vestorubaĵoj fluas sur la rivero kaj alvenas en la maron, kie ili endanĝerigas la vivon de la mar-estuloj. Krome kreiĝas monteto da forĵetitaĵoj, kie bovoj manĝas ilin kvazaŭ herbon. Tio estas nekredebla vero.
Ni facile aĉetas tro multajn novajn vestojn pro la malalta prezo, kaj ni rapide forĵetas ilin. Nuntempe la “rapida modo” estas grava socia problemo.
Por fari unu T-ĉemizon necesas 2700 litroj da akvo. Tio estas la kvanto kiun unu homo konsumas en tri jaroj. Kaj inter la tuta kvanto da varmiga gaso ellasata, 10% de la gasoj estas kaŭzataj de la mod-industrio. Tio signifas, ke ĝi ellasas pli grandan kvanton da varmigaj gasoj ol aviadiloj kaj kargo-ŝipoj.
Oni ankoraŭ ne konscias pri la gravaj problemoj kaŭzataj de “rapida modo” kaj la mod-industrio. Ĉar kutime oni ne vidas la problemon, same kiel oni ne vidas la problemon pri la multaj plastaĵoj.
Mi ŝatas aĉeti reuzeblajn vestojn en brokantejo, kaj foje mi ĝustigas ilin laŭ mia mezuro, aŭ ŝanĝas ilin al dezirata formo. Foje mi ankaŭ uzas la malnovajn vestojn de mia patrino, kiujn ŝi aĉetis antaŭ 30 aŭ 40 jaroj.
Kiam mi riparas malnovajn vestojn, al mi ŝajnas, ke tiuj vestoj komunikas al mi siajn rakontojn kaj la historiojn de la homoj, kiuj portis ilin. Tio estas plezura sperto por mi.
En la kronvirusa periodo, mi faris plurajn maskojn, reuzante malnovajn mantukojn, ne plu bezonatajn, ankoraŭ sufiĉe purajn, kaj mi donacis ilin al familianoj kaj konatoj. Ankaŭ tio estis plezura afero.
Espereble, per niaj ŝatokupoj ni faru ion por kontribui al pli bona mondo, laŭ nia eblo.
LI Namsuk